Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Broŭnio ĉokolad-kokosa

Ingrediencoj por 8-12 (laŭ la apetito!) (konvertilo)

  • 200 g da ĉokolado (55% da kakao)
  • 120 g da kokoskremo (kaj ne lakto!)
  • 100 g da blonda sukero
  • 100 g da migdalpulvoro (aŭ da sunflorsema pulvoro kun kelkaj gutoj da amarmigdala aromo)
  • 50 g da raspita kokoso
  • 3 supkuleroj da nesukerita pomkompoto
  • 2 supkuleroj da maizfekulo
  • 1 kafkulero da baksodo
  • 1 pinĉprenon da salo

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon je 180°C.

Fandi la ĉokoladon per nerekta banado kaj miksi kun la kokoskremo.

Paŝo 2 Aldoni migdalpulvoron, sukeron, kompoton, fekulon, kokoson, bikarbonaton kaj salon. Miksi bone ĝis atingi uniforman pastaĵon.

Paŝo 3 Ŝmiri per graso muldilon (kvadratan, tradicie!) aŭ tegi per kuirfolio kaj alverŝi la preparaĵon.

Paŝo 4 Kuiru dum 25-30 minutoj. Ne pli.

Lasu bone malvarmiĝi antaŭ malmuldi.

Plusaĵo povas esti aldono de diserigitaj nuksoj (juglandoj, migdaloj, aveloj...).