Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Fraga suko-kafo-gelateno

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 50 gramoj da alga pulvoro
  • 700 gramoj da sukero
  • 100 gramoj da freŝaj fragoj
  • 100 mililitroj da nigra kafo
  • 250 mililitroj da fragogusta lakto

Preparado

Paŝo 1 Solvu la algan pulvoron en 2,5 litroj da akvo. Boligu ĝin poste. Ŝutu sukeron enen kaj solvu ĝin.

Paŝo 2 Miksu duonon de la bolintaĵo kun kafo kaj ŝutu en muldilon. Lasu la miksaĵon malvarmiĝi kaj densetiĝi. Miksu la restantan duonon kun fragogusta lakto kaj verŝu tiun miksaĵon sur la alian duonon. Post kiam ĝi densiĝas kaj malvarmiĝas, metu ĝin en la fridujon.

Paŝo 3 Tranĉu la algogelatenon en pecojn, metu ilin kune kun freŝaj fragoj sur pladon kaj manĝu ilin.