Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kremo „Cermato”

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Mi ĝermigas lentojn dum 2 tagoj.

Paŝo 2 Poste mi boligas la malgrandajn ŝosojn, aldonante branĉon de celerio kun folioj, iom da cepo, iom da salo kaj spicojn.

Paŝo 3 Mi lasas la supon malvarmiĝi, poste elprenas el ĝi la celerion kaj cepon sen forĵeti ilin.

Paŝo 4 Pere de miksilo, mi kremigas la supon.

Paŝo 5 Mi metas en bovlon 2 glasojn da supkremo kaj unu glason da migdalkremo.

Paŝo 6 Mi miksas ĉion, aldonante citronsukon kaj eventuale ankoraŭ iom da spicoj, laŭplaĉe.

Paŝo 7 La celerion kaj cepon mi uzas por dekoracii tiun ĉi kremon aŭ alian manĝaĵon.

Paŝo 8 Rimarko:

Ĉu la miksaĵo fariĝos pli aŭ malpli densa, tio dependas de la kvanto de likvo. Do, antaŭ ol enmeti la supon en la miksilon, oni devas decidi ĉu elpreni el ĝi iom da likvo aŭ aldoni al ĝi iom da akvo. Mi kutimas enmeti en la miksilon nur tre malmulton el la suplikvo, konservante la reston en apuda glaso. En la fino, mi aldonas likvon iom post iom en la bovlon, laŭ gusto.

Paŝo 9 Variantoj:

Mi eksperimentis la kremon Cermato diversmaniere, ŝanĝante la proporcion inter la kvanto de lentkremo kaj tiu de migdalkremo. Mi ankaŭ eksperimentis anstataŭigante lentojn per kikeroj aŭ fazeoloj „mung” aŭ pizoj. (La pizoj ne bezonas ĝermigon.) Ankaŭ kelkaj provoj anstataŭigi migdalkremon per sezamkremo pruviĝis taŭgaj.

Tiun kremon mi elpensis unuafoje la pasintan septembron, kiam ni feriis en la urbeto Cermato („Zermatt”), en la svisa Alpmontaro. Kiam mi preparas ĝin, mi rememoras la buntajn aŭtunajn kolorojn de la montara arbaro.