Kutia
Ingrediencoj por 2-3 personoj (konvertilo)
- 2 tasoj da fagopiro
- 4 tasoj da akvo
- 2 tasoj da sekvinberoj
- 1 taso da papavo
- 1 taso da mielo aŭ siropo
- 1 taso da nuksoj (plej bone juglandoj)
Preparado
Paŝo 1 Kuiru la fagopiron en duobla kvanto da akvo dum pli ol dek minutoj, ĝis la likvaĵo en la poto iĝas tre muka.
Paŝo 2 Miksu la kuiritan fagopiron kun la aliaj ingrediencoj kaj servu laŭplaĉe varma aŭ post fridujtempo malvarma.
Mi ne estas polo, do se vi pro kultura proksimeco scias, ke mi misdiris ion, tuj kritiku la recepton bonvole. ;)
Komentoj
Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.
Atentu ke plene vegana estas la recepto se vi uzas ne mielon (abelproduktaĵo), sed ja siropon. Certe kun acersiropo devas esti bongustega!