Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Pastaĵoj kun soja viando kaj tomata saŭco

Ingrediencoj por 7 porcioj (konvertilo)

  • 2 ladskatoloj da pecigitaj tomatoj
  • 100 g da pastaĵoj
  • 100 g da kubetoj da soja viando (provi granulojn)
  • Kapsiko
  • 2 ladskatoloj da akvo (eblas mezuri per la uzitaj ladskatoloj)
  • Spico laŭ gusto kaj plaĉo

Preparado

Paŝo 1 Donu enhavon de la tomataj ladskatoloj en poto, aldonu sojan viandon, kapsikon kaj akvon.

Paŝo 2 Post 5 minutoj da boligado aldonu pastaĵojn kaj spicon.

Paŝo 3 Kiam la viando kaj la pastaĵoj estas molaj, la manĝaĵo pretas. Eblas servi kun rizo, kun diversaj bakaĵoj aŭ sole.