Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Pasteĉo el juglando kaj olivo

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 1⁄4-a taso da grajnigita olivo
  • 1⁄2-a taso da jugland-kerno
  • 1⁄2-a taso da akvo
  • 1 tekulero da freŝe elvringita citronosuko
  • 1 kafkulereto da ajlo-granolaĵo aŭ 2 segmentoj de ajlo
  • 1 kulero da sekigita folicelerio

Preparado

Paŝo 1 Miksu bone la ingrediencojn kun tiom da akvo, ke ni ricevu facile ŝmireblan, kremecan mason.

Paŝo 2 Gustumu, kaj se la maso ne estas sufiĉe sala pro la uzita salo de la konservo de la grajnigita olivo, aldonu ankoraŭ salon laŭ propra gusto.

Ĝia vitamin- kaj nutraĵenhavo:

La juglando, kiel ĉiu drupo, havas multe da graso (60%-ojn) kaj proteino (15%-ojn). Pro la grava omego-3-gras-acida enhavo ni povas preventi la demetiĝon de la kolesterino sur la angio-tunikon, respektive la koraj kaj vaskulaj malsanoj estas eviteblaj.

Ankaŭ la olivo enhavas multan omego-3-gras-acidon, kiu estas konsistiga parto de la griza substanco de la cerbo.

El la olivo ni povas apliki la verdan kaj nigran al la pretigo de la recepto, tio dependas de la gusto de la uzanto. La duspeca koloro ne gravas, ne temas pri la fruktoj de du diversaj olivoarboj, nur la verdan olivon oni rikoltas ankoraŭ ne en la tute matura stato, tial de multaj homoj pli ŝatata estas la nigra olivo, ĉar ĝi ricevis multan sunbrilon.