Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Anstataŭigi ovojn en pan-receptoj per bananoj

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Multaj receptoj ne taŭgas por veganoj pro uzo de ovoj. Tamen oni povas ofte facile adapti ov-postulan recepton por ne uzi ovojn, ekz. per tofuo, pomo-kaĉo, aŭ bananoj. Kiu el ili plej taŭgas, dependas de la recepto kaj la rolo de la ovoj (ĉu la ovoj celas influi la strukturon aŭ la guston).

Eble la plej simpla kaj facila estas uzo de bananoj en bakataj panoj, tortoj, kaj kukoj. Maturaj bananoj plej bonas, ĉar ili pli facile kaĉigeblas per simpla premado per forko, tamen ankaŭ junaj bananoj kutime funkcias.

En tiaj receptoj, la ovoj celas aldoni iom da densa malsekeco kaj iom da glueco. Kaj tiaj manĝaĵoj ofte estas desertoj, do la dolĉet gusto de banano povas tre kongrui kaj eĉ plibonigi la manĝaĵon, ĉar oni povas redukti la kvanton de la eventuale aldonita pura sukero, tiel profitante de la frukto-gusta dolĉeco de la banano.

Notu, ke en iuj receptoj, la ovoj ankaŭ rolas por maldensigi kaj plialtigi la produkton, do povus esti, ke iom da aldona bak-sodo necesas por produkti tiun efikon: la bananoj solaj ne funkcias tiel.

Ĝenerale vi povas anstataŭigi unu ovon per duona banano, sed tio dependas de la specifa recepto: eksperimentado povas esti necesa! Tamen nuntempe ankaŭ eblas trovi multegajn veganajn receptojn por bananaj panoj kaj kukoj interrete, kiuj jam specifas ekzaktajn kvantojn, por tiuj, kiuj malpli improvizemas!

Jen unu ekzemplo de bongusta banana pano, kiun mi tre ĝuas, ĉar ĝi estas sufiĉe simpla por prepari – multaj nevegetaranaj amikoj jam ĝuis ĝin, petis la recepton, kaj mem bakis poste kun bonaj rezultoj.

Ĉiufoje mi ŝanĝas la detalojn, ĉar mi ŝatas improvizi. La kerno de la recepto estas:

Miksu 3 bananojn kun 1 aŭ 2 kuleroj da oliva oleo en bovlo. Premegu ilin ĝis kaĉa stato.

Aldonu kaj bone kunmiksu 2 tasojn da faruno, 1 kulereton da salo, 1 kulereton da bak-sodo, iom da sukero laŭ via gusto. Nun sekvu la pli varia parto de la recepto: laŭ via propra deziro aldonu pecojn de juglandoj, oksikokojn, raspitan persikon, raspitan pomon aŭ (por malpli deserteca pano) raspitan karoton, raspitan kukurbeton. Bone kunmiksu la tuton (mi uzas forkon por tiu celo).

Verŝu la miksitan pan-paston en oleitan pan-muldilon kaj baku dum 1 horo en forno jam varmigita je 177 °C / 350 °F. Piku per ligna stangeto por certiĝi, ĉu la interno estas sufiĉe bakita aŭ ĉu pli da tempo necesas.

Eblas ankaŭ pligrandigi (ekzemple duobligi) la kvantojn (tiam aldonu kelkajn minutojn da tempo en la forno), se via bak-muldilo sufiĉe grandas!

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Russ WILLIAMS (Polujo) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2011