Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Artikoloj

Veganismo estas vivmaniero, kiu celas eviti ekspluatadon de bestoj. Veganoj manĝas nek viandon, nek bestajn produktojn (lakton, ovojn, mielon…).

Mi prezentis veganajn manĝaĵojn al miaj kolegoj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

En la lasta januaro mi preparis veganajn manĝaĵojn al miaj kolegoj en la oficejo. Fakte bedaŭrinde preskaŭ neniu tie interesiĝas pri Esperanto kaj vegetarismo. Tamen ankaŭ ili ĉiutage manĝas ion. Ili simple ne scias kia estas vegetara manĝaĵo. Mi do pensis, ke prepari ion veganan al ili helpos konigi tion, ke ankaŭ vegetaraj manĝaĵoj estas bongustaj.

Rapide kreskas la afero en Polujo

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Veganismo kaj vegetarismo videble kreskas en Polujo. Konkreta indikaĵo estas la kreskanta kvanto da veg*aj restoracioj kaj butikoj. Ekzemple, en mia urbo Vroclavo en 2005 ekzistis nur unu vegetara restoracio Vega. Poste aperis loka filio de nova pola vegetara ĉenrestoracio Green Way ("verda vojo"). Sekvis kelkaj aliaj. Lasta­tempe la afero eksplodas, kaj ni havas 13 veg*ajn restoraciojn, el kiuj 7 estas pure veganaj!

Manĝi vegane en Angolo

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Fine de 2015 mi pasigis 7 semajnojn en Angolo. La celo estis kolekti informojn pri la tieaj variantoj de la konga lingvo, kadre de doktoriĝa esplorado en kiu mi devas kompari ĉiujn variantojn/dialektojn de tiu bantua lingvo. La lingvo(-variantoj) estas parolata(j) krom en Angolo ankaŭ en Demokratia Respubliko Kongo, la Respubliko Kongo kaj en Gabono. Mi ne verkos ĉi tie pri tiuj esploroj, sed pri tio, kiel mi sukcesis manĝi vegane, kiel mi promesis al Paola, mia kuraĝa posteulo kiel sekretario de TEVA.

Veganismo, kaj bestaj produktoj

Artikolo proponita de Daria la en la kategorio Veganismo

Ĝenerale vegetara kaj vegana manĝaĵo diferencas nur en uzo de produktoj, ligitaj al ekspluatado de bestoj (ekzemple, ovoj kaj lakto). Tamen ĝuste tiujn produktojn vi ofte bezonos, se vi volos fari bakaĵojn aŭ popularajn trinkaĵojn kiel ĉokoladon aŭ laktan koktelon. La artikolo temas pri la manieroj anstataŭigi ovojn kaj laktoproduktojn en vegana kuirarto.