Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Manĝi vegane en Angolo

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

de Heidi Goes (Belgio)

Fine de 2015 mi pasigis 7 semajnojn en Angolo. La celo estis kolekti informojn pri la tieaj variantoj de la konga lingvo, kadre de doktoriĝa esplorado en kiu mi devas kompari ĉiujn variantojn/dialektojn de tiu bantua lingvo. La lingvo(-variantoj) estas parolata(j) krom en Angolo ankaŭ en Demokratia Respubliko Kongo, la Respubliko Kongo kaj en Gabono. Mi ne verkos ĉi tie pri tiuj esploroj, sed pri tio, kiel mi sukcesis manĝi vegane, kiel mi promesis al Paola, mia kuraĝa posteulo kiel sekretario de TEVA.

La peto por tia artikolo ne estas miriga. En afrikaj landoj ne facilas manĝi vegane. Haveblas multe malpli da diversaj anstataŭantoj por viando kaj lakto ol en okcidentaj kaj aziaj landoj, kaj vegetaraj restoracioj maloftas, des malpli veganaj restoracioj. Mi eĉ ne unu fojon manĝis en vegetara restoracio en Angolo. Laŭ la interreto haveblas unu (Kamba’r) en Luanda, sed mi ne havis okazon iri tien. Mi tranoktis en la urboj Luanda kaj Uige kaj en la provinco Cabinda. El la samnoma urbo Cabinda, mi vojaĝis ankaŭ al aliaj urbetoj kaj vilaĝoj de la provinco Cabinda (kiu estas eksklavo de Angolo), kiel Landana, kie mi pasigis unu nokton.

Mi sukcesis manĝi vegane en Angolo, sed malofte mi bonguste manĝis en restoracio. En la ĉefurbo Luanda la du (nevegetaraj) restoracioj kie mi bone manĝis estis ambaŭ tre multekostaj. Aldone, unu estis ankaŭ tre for kaj nur unu fojon mi iris tien, kaj en la alia mi spertis malhonestan konduton ĉe la unua vizito (kaj do mi malemis reiri tien ofte). Bedaŭrinde mi ne havis la eblon kuiri mem, nek multe da tempo por esplori multajn restoraciojn. Ankaŭ la sekurecproblemoj malhelpis esplori trankvile aliajn kvartalojn. La restoracio kien mi iris plej ofte, estis tutapuda libana restoracio, kie mi povis aĉeti ‘araban panon’ kaj manĝi kikerbulojn kaj salatojn. La ‘tutvegetara’ tagplado ne vere plaĉis al mi, nek la fakto, ke la kuiristoj tuŝis unue la viandon per siaj plastaj gantoj, kaj poste la kikerbulojn. Feliĉe mi relative facile povis aĉeti fruktojn, precipe bananojn, avokadojn kaj mangojn, kiujn mi ĉiujn tre ŝatas. Mi do ofte manĝis araban panon kun fruktoj, kaj iom da semoj kunportitaj el Belgio, ofte du fojojn tage. Verŝajne haveblis manĝaĵoj kiujn mi ŝatus manĝi en la grandega superbazaro, sed tien mi iris nur unu fojon je la fino de mia restado, kun la celo aĉeti librojn. Mi eĉ ne havis tempon rigardi en aliaj partoj de la grandega superbazaro. Fakte tempomanko ofte kaŭzis ke mi ne sufiĉe, aŭ foje eĉ tute ne manĝis, precipe tagmeze. Vespere estis la problemo, ke pro la malsekura situacio, oni konsilis al mi ne eliri en malhelo (jam je la 18-a horo!). Mi iel ajn devis tion fari foje por manĝi. Feliĉe mi ankaŭ foje ricevis kuiritajn rizon kaj legomojn de amiko, tiel ke mi ne devis riski eliri, kaj ankaŭ pli bonguste manĝis. Fakte en la kvartalo kie mi tranoktis estis tiom da privataj gardistoj, ke mi ne sentis min malsekure. Sed tiu situacio ja kaŭzis, ke vespere mi ne povis iri pli for ol kelkajn stratojn sola.

Heidi antaŭ baobabo sur tereno de lernejo en Landana, Cabinda

Ankaŭ en Cabinda mi devis multe atenti kiam mi eliris post la 18a horo, tamen mi faris tion. La urbo tamen estas multe malpli granda ol Luanda kaj mi pli facile atingis superbazaron, kie mi eĉ trovis soj- kaj (biologian!) riz-laktaĵojn. Mi aĉetis ankaŭ laktukojn, tomatojn, fruktojn, fazeolojn (jam kuiritajn, en bokaloj) kaj manĝis en mia ĉambro kun blanka pano. Pri pano mi povas diri ke haveblis nur blanka pano, kaj ofte kun lakto, do necesis atenti ankaŭ pri tio. Kiam mi manĝis en restoracio, por foje manĝi ion varman, plej ofte mi povis manĝi nur blankan rizon kun fazeoloj. La salatetoj kiuj ĝin malofte akompanis konsistis kutime el tranĉaĵetoj de verdaj tomatoj. Mi mem, kiam mi volis aĉeti jam maturajn tomatojn, devis iri al la tradicia bazaro, ĉar en la superbazaro haveblis nur la ne-maturaj tomatoj, pro tio ke ili estas preferataj de la lokanoj. Bonegan salaton mi manĝis en ripozejo por turistoj: mi alvenis kun la filo de la posedanto, kiu preparigis por mi salaton el la legomoj el la propra ĝardeno.

Ankaŭ en la restoracioj mi foje ricevis salatojn, sed tre simplajn, kiuj tute ne plenigis la stomakon. Foje haveblis iuj folioj boligitaj kun la rizo. Mi gustumis ankaŭ la kaĉojn el maizo kaj manioko, sed ili ne havis multe da gusto. Kiam mi laboris en iom fora vilaĝo mi devis kontentiĝi kun la mal­multe da pano kiun mi kunhavis, ĉar en la vilaĝa butiko haveblis nenio kiun oni povis manĝi sen kuirado (krom la trinkaĵoj kaj ladskatoloj de tinuso). En posta simila situacio, mi estis kunportinta nekuiritan rizon kaj bokalon de fazeoloj, kaj petis la familianojn de la informanto kun kiu mi laboris pri la loka dialekto, kuiri tiujn. Alian tagon, en Landana, mi manĝis en unu el la restoracietoj ĉe la marbordo. Mi iom timis ke haveblus nur fiŝo, sed estis ankaŭ vegana plado: fazeoloj kun frititaj bananoj. Foje ne kun blanka rizo! Tiu plado tre bongustis, kaj mi poste kelkfoje mendis la samon, ĉar mi ankoraŭ devis reveni al Landana. Unu fojon en Cabinda mi povis mem kuiri: mi iris kun nova amiko al lia domo. En la dometo, kiu situis en la montaro plena je similaj dometoj, ne haveblis elektro, nek kuranta akvo. Mi kuiris en preskaŭ malhelo por grupeto da liaj familianoj, kaj ni manĝis ĉe la lumo de kandelo kaj poŝtelefonoj. Mi tre ĝuis la memkuiritan pladon, kvankam tre simplan.

Du noktojn mi pasigis ĉe la monaĥinoj de Cabinda, kaj ne nur multe ĝuis ilian akompanadon kaj helpon, sed ankaŭ iliajn simplajn sed bonajn manĝojn.

En la urbo Uige, en la nordo de Angolo, mi loĝis kvin tagojn ĉe familianoj de loka informanto/helpanto. La kondiĉoj de la kuirejo ne faciligis la laboron, sed mi almenaŭ sukcesis plurfoje mem kuiri, kaj do manĝi bone kaj sufiĉe. Malgraŭ tio, mi revenis kun stomak­problemoj. Kiam tiuj daŭris ankaŭ du semajnojn post la reveno, mi certis ke ne plu temis nur pri la manĝoj, kaj konsultis kuraciston. Laŭ li, temis pri stomakinflamo. Do kion mi lernis por la sekva fojo? Mi devos kunporti pli da manĝaĵoj el Belgio, kaj preni pli da tempo por trovi surloke manĝojn, kaj manĝi pli multe kaj pli regule…

Mi reiros en septembro kaj oktobro 2016, kaj plej verŝajne ankaŭ en 2017.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi Goes kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2016.