Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Rapide kreskas la afero en Polujo

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

de Russ Williams (Polujo)

Veganismo kaj vegetarismo videble kreskas en Polujo. Konkreta indikaĵo estas la kreskanta kvanto da veg*aj restoracioj kaj butikoj. Ekzemple, en mia urbo Vroclavo en 2005 ekzistis nur unu vegetara restoracio Vega. Poste aperis loka filio de nova pola vegetara ĉenrestoracio Green Way ("verda vojo"). Sekvis kelkaj aliaj. Lasta­tempe la afero eksplodas, kaj ni havas 13 veg*ajn restoraciojn, el kiuj 7 estas pure veganaj! Plaĉas ankaŭ, ke ili estas diverstipaj. Ekzemple Złe Mięso ("malbona viando") havas iom alternativan radikalan etoson, kun punka muziko kaj tatuitaj servistoj kaj afiŝoj pri politikaj eventoj. Nalanda (nomo de antikva budhisma monaĥejo) estas manĝejo en trankvila librobutiko, kie okazas diversaj eventoj por familioj kaj infanoj. Machina Organika emfazas krudan manĝon en iom pli moda etoso. Baszta ("fortikaĵa turo") situas en vera antikva fortikaĵa turo kaj preparas multajn tajajn manĝaĵojn vegane. (Baszta do duoble bonvenas, ĉar delonge mankis tajaj restoracioj en Vroclavo!) The Root ("la radiko") estas eta rapidmanĝejo kun diversaj volvaĵoj kaj ankaŭ suŝio farita de japana kuiristo. Kaj tiel plu! Krome ekaperas pli da manĝbutikoj vendantaj nur vegetaran aŭ eĉ nur veganan manĝon.

Ankaŭ pli oftas vegetaraj baza­roj, kie standoj informas kaj vendas manĝaĵojn. Establiĝis tradicia ĉiudecembra vegana manĝevento Wegilia (vegana vortludo kun pola kristnaska festo Wigilia), kiu kolektas monon por helpi bestojn.

Krome ĉiam pli da "normalaj" restoracioj nun atentas pri vegetaraj kaj eĉ veganaj pladoj en la menuo. Ekzemple populara itala restoracio Piec na Szewskiej ("forno sur la strato Szewska") klare indikas vegetarajn kaj veganajn elektojn sur la menuo, kaj ili anstataŭigas laktan fromaĝon sur picoj per vegana fromaĝo laŭ deziro de kliento. Pli da aziaj restoracioj nun oftertas pladojn kun tofuo aŭ eĉ tempeo.

Krome, Vroclavo ne estas unika pri tia bona evoluo inter la polaj urboj. La retejo HappyCow.net nun raportas 9 pure veg*ajn restoraciojn en Lodzo, 11 en Poznano, 12 en Krakovo, kaj nekredeble 46 en Varsovio! Por veganaj kaj vegetaraj loĝantoj kaj vizitantoj en Polujo ĉi tiu tendenco estas tre granda pliboniĝo kompare al la antaŭa situacio!

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Russ Williams kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2015.