Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Mi prezentis veganajn manĝaĵojn al miaj kolegoj

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

En la lasta januaro mi preparis veganajn manĝaĵojn al miaj kolegoj en la oficejo. Fakte bedaŭrinde preskaŭ neniu tie interesiĝas pri Esperanto kaj vegetarismo. Tamen ankaŭ ili ĉiutage manĝas ion. Ili simple ne scias kia estas vegetara manĝaĵo. Mi do pensis, ke prepari ion veganan al ili helpos konigi tion, ke ankaŭ vegetaraj manĝaĵoj estas bongustaj.

Iuj ekinteresiĝis pri mia propono kaj entute pli ol 15 homoj estis miaj gastoj.

Mi preparis kareon kun kikero, integran (tutgrenan) rizon, frititan sojviandon kaj salaton. Fakte kareo estas unu el la plej popularaj manĝaĵoj en Japanio. Sed ĝi fakte estas tre japaneca malsimile al hinda kareo.

Preskaŭ ĉiu kareo enhavas ekstrakton de koko, porko aŭ bovo. Tute ne estas vegetara! Mi uzis spicojn por kareo, farunon, tomaton kaj kokoslakton. Tio plaĉis al ili.

Estis interese, ke preskaŭ ĉiuj neniam gustumis sojviandon. Fakte ĉionmanĝantoj ne bezonas manĝi ion tian. Sed ili rimarkis, ke sojviando estas bongusta kaj saniga! Eble iam en la estonteco ili pli ofte provos tion.

Multaj homoj ne povas tuj fariĝi vegetaranoj. Sed kun iom pli da scioj pri vegetarismo ili iom pli facile provos vegetarajn manĝaĵojn.

Nori (Saito Yoshinori), LR de TEVA en Japanio

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Nori (Saito Yoshinori) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2016.