Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Terminaraj rimarkoj

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Opinio de Russ WILLIAMS

Fojfoje aperas terminaj demandoj pri vegetarismo (aŭ ĉu "vegetaranismo"?) kaj veganismo (ĉu "vegetalismo" aŭ "vegetaĵismo"?) en Esperanto.

1. Ĉu "vegetarismo" sen "an", ĉu "vegetaranismo" kun "an"?

Ĉiuj Esperantaj vortaroj ĉe mi (krom unu malbona poŝvortareto) enhavas "vegetarismo" kaj ne enhavas "vegetaranismo". Mi kontrolis en PIV (2002 kaj antaŭaj versioj) kaj en pluraj anglaj kaj polaj Esperantaj vortaroj. Krom tio, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo WENNERGREN aprobas "vegetarismo". Google.com nuntempe raportas al mi 45000 uzojn de "vegetarismo" kaj nur 4000 de "vegetaranismo".

Do kial iuj esperantistoj emas aldoni la "an" kaj diri "vegetaranismo"? Verŝajne pro simila nacilingva vorto (ekzemple angla "vegetarianism"). Laŭ la reguloj de Esperanto, "vegetarismo" ja taŭgas, ĉar la afikson "ismo" oni aldonas al radiko por signifi doktrinon aŭ sistemon rilate al la temo. Ekzemple "spiritismo", "budhismo", "marksismo", "konservatismo", ktp. (Komparu kun nacilingvaj ekvivalentoj. Ekzemple en la angla estas "spiritism", "Buddhism", "Marxism", "conservatism", rilate al la radikoj "spirit", "Buddha", "Marx", "conservative".)

Ekzistas esceptoj en komuna uzo kun la superflua "an", eble plej fame "kristanismo", kiu kreas konfuzon. "Kristismo" sen "an" estas tute valida, sed simple malpli ofta pro nacilingvo influo, ekzemple angla "Christianity" kun ĝia membreca "ian" kiu rolas simile kiel Esperanta "an". PMEG klarigas, ke la "an" en "kristanismo" superfluas kaj temas pri nacilingva influo.

Simile la adjektivo "vegetara" jam sufiĉas; oni ne bezonas paroli pri "vegetarana manĝaĵo" - "vegetara manĝaĵo" estas tute en ordo. La adjektivo "vegetarana" rilatas specife al vegetaranoj (homoj) mem, ne al la baza vegetara koncepto.

Resume: Vegetaranoj praktikas vegetarismon (sen superflua "an") per manĝado de vegetara (sen superflua "an") manĝaĵo.

2. Kio pri "vegan/", "vegetal/", "vegetaĵ/"?

Ĉiuj ŝajnas konsenti, ke homo kiu ne manĝas viandon estas "vegetarano", sed fojfoje aperas malkonsento pri termino por homo kiu ne manĝas bestaĵojn ĝenerale (t.e. ne manĝas viandon, nek laktajn produktojn, nek ovojn, ktp). (Ni evitu la debaton pri mielo ĉi tie!) Ekzemple, aperis artikolo pri tiuj vortoj sur paĝo 12 de Esperantisto Vegetarano 2008. Ni rigardu kelkajn argumentojn pri la temo:

2a. Pri ebla konfuzo inter radiko "vegan/" kaj kunmetaĵo "veg/an/".

Fojfoje aperas argumento, ke "vegano" estas evitinda pro ebla konfuzo kun la kunmetaĵo "veg/ano". Ekzistas malofta Esperanta vorto vego (ia sporta kura vojo).

Versaĵne tiu "veg" estas pli rekonata de germanaj kaj nederlandaj esperantistoj pro simila germana/nederlanda vorto "Weg", kaj malpli rekonata de esperantistoj de aliaj landoj. Mi honeste neniam renkontis la vorton en Esperanto, krom kelkfoje en debatoj pri "veganismo" kaj "vegetalismo"...

Nu, ankaŭ ekzistas stelo Vego en konstelacio Liro. Verŝajne laŭ simila rezonado mi ne menciu tiun konstalacian nomon pro ebla konfuzo kun la itala monunuo "liro"... aŭ kun la samvorta kordinstrumento "liro"... :)

Ĉu iu ajn vere kredas, ke tia konfuzo inter "vegan/" kaj "veg/an/" okazus en la reala mondo? Tiu homo ankaŭ ĉesu uzi multajn radikojn kiel "aĉet/" pro ebla konfuzo kun "aĉ/et/"!

Simile evitindas bedaŭrinde ankaŭ nia kara tradicia radiko "vegetar/" mem, pro ebla konfuzo kun "veg/et/ar/"....

2b. Pri PIV.

Estas pli ofte kaj serioze argumentate, ke esperantistoj uzu "vegetalano" aŭ "vegetaĵano" anstataŭ "vegano" pro tio, ke la radikoj "vegetal/" kaj "vegetaĵ/" aperas en Plena Ilustrita Vortaro, dum "vegan/" ne aperas.

Sed PIV ne estas ia ĉiamprava aŭtoritato. Multaj spertaj respektataj esperantistoj ĝuste kritikas PIV-on pro ĝia franco- centrismo aŭ eŭrocentrismo, ekzemple. Krome kiel ĉiu ajn granda libro, ĝi enhavas tajperarojn kaj diversajn preskoboldojn. Kaj okazas nekonsekvencaj ŝanĝoj tra la jaroj en diversaj eldonoj de PV kaj PIV, ekzemple ĉu ŝipo ankras en haveno, aŭ ĉu maristo ankras ŝipon en haveno. PIV ne estas oficiala en iu ajn senco. Kreis ĝin nek Zamenhof, nek la Akademio de Esperanto. PIV simple estas la plej granda, utila, kaj respektata vortaro, kiun havas Esperantujo. Ni ja uzu kaj respektu ĝin, sed ni ne blinde sekvu ĝin.

Tiuj, kiuj tamen volas argumenti laŭ aŭtoritato de PIV, notu, ke "vegetalano" eĉ ne aperas en PIV2002; nur "vegetalismo" aperas, kaj nur kiel sinonimo de "vegetaĵismo". Do se oni insistas je PIV, oni verŝajne preferu "vegetaĵano" kaj "vegetaĵismo" kiel pli ĉefajn vortojn. Sed "vegetaĵano" kaj "vegetaĵismo" estas eĉ malpli ofte uzataj en realo ol "vegetalano" kaj "vegetalismo".

Krome aperas neklara demando kiel formi el radikoj "veget/" kaj "vegetal/" la adjektivon pri tia manĝkutimo: "vegeta", "vegetaĵa", kaj "vegetala" tute ne taŭgas, ĉar ili temas pri la vegetaĵoj mem, ne pri la manĝkutimo eviti bestaĵojn. PIV ne donas konsilon. Do verŝajne la adjektivo estu unu el "vegetaĵana", "vegetaĵisma", "vegetalana", aŭ "vegetalisma", sed ne ekzistas klara komuna konkordo en la lingva praktiko, kaj en realo oni malofte renkontas ĉi tiujn adjektivojn. Dume, "vegana" estas memevidenta kaj jam vaste uzata inter esperantistoj, same kiel la nacilingvaj adjektivoj kun la sama radiko.

2c. Vera internacieco de la radiko "vegan" kaj ĝia ofta realmonda uzado.

Laŭ la Fundamento de Esperanto, taŭgas alpreni al E-o novan radikon, se ĝi estas vaste uzata internacie en diversaj lingvoj. En diversaj landoj, konversacia sperto, vizitoj al vegetaraj restoracioj, skribaĵoj sur produktoj en vegetaraj butikoj, ktp. montras, ke "vegan" estas vaste rekonata radiko inter vegetaranoj en multaj landoj.

Leginte lastatempe multajn malnovajn numerojn el multaj jaroj de la bulteno "Esperantista Vegetarano", mi memfide asertas, ke "vegano" evidente kaj konstante pli popularas ol "vegetalano" kaj "vegetaĵano" ankaŭ en tiu organo de TEVA. (Mankas al mi tempo kaj energio entrepreni kalkuli statistikojn, sed mi invitas legantojn mem taksi la aferon se ili havas numerojn el diversaj jaroj.)

Menciindas ankaŭ, ke Bertilo WENNERGREN (aŭtoro de PMEG) skribis komence de 2009: "Mi fariĝis vegano en Julio pasintjare. Mi uzas nur la esprimojn "vegano", "vegana" k.t.p., neniam "vegetalano" aŭ ion ajn similan."

Vd.: vortaro-blogo.blogspot.com/2009/01/kio-nova-en-v.html

Pli objektive, rigardo al la alilingvaj ligoj sur eo.wikipedia.org/wiki/Veganismo montras la vastan internaciecon de la radiko "vegan" por tiu koncepto. Estas nun 33 ligoj al alilingvaj artikoloj pri "veganismo". ĈIU lingvo, kiu uzas latinan alfabeton, havas nacilingvan radikon baze de la sama radiko "vegan", krom nur unusola escepto.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Russ WILLIAMS kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2009