Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vegano kun bestaj fortoj

Artikolo en la kategorio Veganismo

La kritiko de la moderna socio ofte temas pri la malekvilibra evoluo de la supercivilizita homo. La mensaj kapabloj estus pli estimataj ol la korpaj. La ampleksaj korpaj malsanoj en la evoluintaj landoj atestas ankaŭ la duarangecon de korpo.

Do, kial ne ankaŭ emfazi kelkfoje la atenton pri nia iom neglektata korpo, ĝia ĝusta nutrado, ekzercado kaj elstaraj kapabloj?

Patric Baboumian estas unu ekzemplo de tiu vidmaniero. Li estas “Fortulo”, kiu kapablis en 2013 porti la plej pezan pezon, kiun iam portis homo: 550 kilogramon, kiu egalas al pezo de granda ĉevalo.

Kiel infano li elmigris kun sia armena familio de Irano al Germanio, kie li jam kiel junulo interesiĝis pri korpaj aktivecoj, kiel ekz. pezlevo kaj korpokulturado. En 2011 li gajnis la titolon “La plej forta Germanulo”. Dum Baboumian plibonigis siajn sportajn atingojn, li ankoraŭ ĉiam pensis pri la ĝusta nutrado por si kaj konkludis, ke vegetara estus la pli utila. Poste, kiam li komprenis, ke liaj atingojn plu pliboniĝis, la treega bestamiko decidis fariĝi eĉ vegano. Li volis pruvi al la mondo, ke oni ne bezonas bestan manĝaĵon por sana homa nutrado kaj tamen eĉ povas atingi grandajn sportajn rezultojn.

Nuntempe multaj pintatletoj same atestas lian konvinkojn kaj emas nutri sin vegane.