Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Senfajra vegana kuirado en rumanaj urboj

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Ĉi-somere mi revizitis mian denaskan urbon Bukareŝto kaj kelkajn urbojn en la rumana montaro. Dum 12 jaroj mi ne estis tie, kaj dum tiu tempo okazis multaj ŝanĝoj en la rumanaj urboj. Kelkaj el tiuj ŝanĝoj ĝojigis min, aliaj ne, sed mi kutime preferas babili pri miaj bonaj spertoj. Kaj ĉi-foje, unu el miaj plej bonaj spertoj dum tiu vojaĝo estis pri la rumana ekologia movado (tre vigla kaj entuziasma) kaj la rumana vegetarana movado. Mi rimarkis en la librovendejoj verkojn pri ekologio, pri vegetarana kaj vegana kuirado, vidis anoncojn pri prelegoj kaj kursoj rilate vegetaranan kuiradon ktp. En unu el la restoracioj de Bukareŝto („La mama”) mi trovis en la menua katalogo apartan paĝon pri vegetaranaj kaj veganaj manĝaĵoj. Kaj tiuj estis ege bongustaj!

Antaŭ 12 jaroj, ofte okazis ke la kelneroj parolis al mi pli-malpli tiele: „Jes, vi povas havi legomsupon. Sed sciu, s-ino, ke la prezo de la supo estos la sama, ĉu ni elprenos el ĝi la viandon, ĉu ne. Do laŭ mi, indas mendi normalan supon...” Ĉi-somere, tiaj ridindaj situacioj ne plu okazis, ĉar la restoracioj jam havas multajn vegetaranajn klientojn kaj kelkfoje la kelneroj mem estas vegetaranoj.

Mi aparte aprezis la grandan disvastigon de la vegana senfajra kuirado en la rumanaj urboj. En la urbo Braşov, sur la strato Nicolae Bălcescu ĉe la numero 3, mi ekvidis restoracion kiu uzas ĝuste tian kuiradon: la manĝaĵoj tie estas nek boligitaj, nek bakitaj nek frititaj. La ingrediencoj de la manĝaĵoj estas ĉu freŝaj, ĉu sekigitaj aŭ peklitaj, eventuale miksitaj, dispecigitaj aŭ premitaj. La nomo de la restoracio: Delicious Raw („Bongusta krude”). Ne troviĝas tabloj kaj seĝoj tie. De ekstere videblas nur pordo kaj fenestreto, tra kiu la abonantoj ricevas siajn antaŭmenditajn kaj antaŭpagitajn pakaĵojn. La restoracion estras s-ino Gabriela O LTEAN , kiu spertiĝis ĉe la Akademio Graff en Usono. Ŝi ankaŭ gvidas kursojn pri senfajra kuirado. Ĉar mi antaŭmendis nenion, mi povis nur elekti inter kelkaj specimenoj de kukoj kaj biskvitoj. Mi elektis skatoleton de biskvitoj, kiuj nomiĝis Tomato Snacks („Tomataj manĝetoj”). Ili konsistis el miksaĵo de kelkaj sekaj spicitaj legomoj, kunigitaj pere de kruda lin-faruno. Mi manĝis la biskvitojn dum kelkaj tagoj, kun teo aŭ kun supo. Mi trovis ilin bongustaj.

Mi supozas, ke la angla nomo de la restoracio samkiel la anglaj nomoj de manĝaĵoj ŝuldiĝas al la intenco allogi ankaŭ turistojn. Tamen mi havis la impreson ke la plejmulto el la klientoj loĝas ne malproksime de la restoracio, ĉar ili estas konstantaj abonantoj. Mi revenis hejmen kun tre bona impreso pri la evoluo de la rumana vegetarana movado.

Luiza CAROL (Israelo)

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Luiza CAROL (Israelo) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014