Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Veganismo, kaj bestaj produktoj

Artikolo en la kategorio Veganismo

Veganoj, male al vegetaranoj, ne manĝas aĵojn, kiuj estas produktataj de bestoj: lakton (kaj fromaĝon, jogurton, kazeon, ktp.), ovojn, mielon, gelatenon kaj aliajn. Ĝenerale, la avantaĝo de bestaj produktoj estas, ke ili enhavas sufiĉe multe da proteino kaj gravaj vitaminoj kaj mineraloj, kaj manĝantoj de bestaj produktoj ofte demandas, kiel eblas vivi sen manĝi ilin. Tamen plantaj produktoj: nuksoj, grenoj, fruktoj kaj aliaj – estas same nutraj, kaj ekzistas multaj manieroj anstataŭigi bestajn produktojn en tradiciaj receptoj.

Ovoj, kiujn oni ofte uzas en bakado, helpas kunligi aliajn ingrediencojn de pasto kaj porigi ĝin. Por anstataŭigi unu ovon, sekvu unu el jenaj receptoj:

  • aldonu 2 tablokulerojn da terpoma aŭ maiza amelo al via pasto;
  • (funkcias nur por dolĉaj bakaĵoj) kaĉigu duonon de granda banano;
  • (funkcias nur por dolĉaj bakaĵoj) uzu 1/4 glason da poma kaĉo;
  • miksu unu tablokuleron de linsemoj kun 3 tablokuleroj de akvo kaj atendu ĝis la miksaĵo densiĝos, poste aldonu al via pasto.

Lakton postulas malpli da receptoj (ekzemple, patkukoj), sed ĝi estas satiga kaj bongusta trinkaĵo. Veganoj anstataŭigas bestan lakton per nuksa lakto: ekzemple, migdala, avela, akaĵua aŭ pistaka. Vi prenas 1 parton da nuksoj, kiujn vi lasis en bovlo kovritaj per akvo dum unu nokto, kaj 2 partojn da akvo (tio donas proksimume la densecon de 2%-a bovina lakto), kaj miksas en miksilo aŭ kuireja maŝino (vi bezonas la tipon, kiu povas kaĉigi kaj miksi) dum kelkaj minutoj. Poste vi filtras la lakton per kribrilo. Nuksrestaĵojn vi povas manĝi aŭ uzi en bakado (por konservi ilin, sekigu ilin en forno aŭ frostigu).

Fromaĝo estas populara lakta produkto, sed por fari ĝin, vi fakte ne nepre bezonas bestan lakton. La bakterioj, kiuj fromaĝigas ĝin, povas same bone funkcii en nuksa lakto, ekzemple. Por fari molan ŝmireblan fromaĝon, kazeonjogurton, sufiĉas en bovlon kun nuksa kaĉo (farita same kiel nuksa lakto, sed kun kvaroble malpli da akvo por kazeo/fromaĝo kaj trioble malpli por jogurto) aldoni tekuleron da soja jogurto kaj lasi en varma loko por 24 horoj. Poste necesos nur aldoni salon, kaj ĝi pretos. Se vi volas fari densan fromaĝon, kovru la miksaĵon per gazo, metu ĝin en fromaĝformon (aŭ ajnan formon kun truoj), sur ĝin metu ion pezan, kaj metu ĉion ĉi en fridujon. Ĉiutage necesos ŝanĝi la gazon. Post du tagoj kontrolu, metu iom da salo sub la gazon por eviti putron, lasu por pliaj kelkaj tagoj. Entute la fromaĝo bezonas almenaŭ unu semajnon por maturiĝi.

Anstataŭ jogurto, vi povas uzi misoon, sukon de acida brasiko, bakteriojn el probiotika miksaĵo aŭ reĝuvelakon (produkton el fermentitaj grenoj). Fromaĝon oni povas fari el ajnaj nuksoj kaj eĉ el sunfloraj semoj; en la kaĉon komence de la kuirado eblas aldoni spicojn kaj herbojn (samkiel sur la fromaĝon post kuirado).

Mielon en receptoj eblas anstataŭigi per aliaj dolĉigiloj (sukero, stevio, ktp.), sed mi klarigos, kiel fari similgustan produkton el leontodoj. Vi bezonos:

  • 200 gramojn da ĵus kolektitaj leontodaj floroj (nur la flavaj floroj, sen tigoj)
  • duonpomon (kun ŝelo),
  • 400 gramojn (aŭ iom pli) da bruna sukero,
  • duoncitronon,
  • unu litron da malvarma akvo.

Dispecigu la pomon, miksu en poto kun la suko de duoncitrono. Lavu la florojn, aldonu al la poto kun la akvo. Varmigu ĝis la akvo bolos, kuiru sur malforta fajro dum unu horo. Kribru la miksaĵon kaj aldonu same multe da sukero (en maso; devas esti proksimume 400 gramoj). Aldonu la sukeron kaj kuiru dum plia horo aŭ du, miksante de tempo al tempo. Kiam la “mielo” havos la ĝustan densecon, ĝi pretos.

Kvankam tradicie oni faras glaciaĵon el lakto, vegana glaciaĵo povas enhavi nur fruktojn (kutime ĝi baziĝas sur banano, avokado aŭ ambaŭ, kvankam vi certe povas simple frostigi dolĉigitan nuksan lakton aŭ jogurton). La plej simpla recepto estas kaĉigi unu bananon kaj unu avokadon, kaj poste aldoni dolĉigilojn, aliajn fruktojn, berojn, nuksojn kaj saŭcojn. Ŝorbeto estas frostigita miksaĵo de egalaj kvantoj de frukta aŭ bera suko kaj siropo.

Anstataŭ gelateno eblas uzi agaragaron, kiun oni faras el algoj, aŭ pektinon, kiu ankaŭ estas planta produkto.

Same kiel vegetaranismo, veganismo tute ne igas siajn anojn havi tedan dieton aŭ manĝi malbongustaĵojn aŭ nesatigaĵojn – male, kaj mi ĵus pruvis tion. Manĝu vegane kaj havu bonan apetiton!

Veganajn receptojn vi povas trovi ne nur en Bonan Apetiton, sed ankaŭ en la retejo VeganArto.