Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Veganoj, vegetaranoj, ĉu vi estas certaj manĝi ĉiam vegane aŭ vegetarane?

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Veganismo

Ni estas vegetaranoj. Ni do manĝas vegetarane. Ĉu vi estas certaj pri tio? Ĉu vi estas certaj manĝi ĉiam vegetarane? Iam mi estis certa, nun tute ne. Kial?

Oni organizis grandan feston en mia naskiĝvilaĝo, por ĉiuj naskitoj dum mia sama naskiĝjaro.

Por mi oni pretigis vegetaranan manĝaĵon. Estis ankaŭ olivoleaj panbastonetoj. Mi manĝis kontenta kaj, je la fino, mi portis hejmen la restintajn panbastonetajn pecojn al mia hundeto.

Scivolema, mi prenis grandigan lenson, mi returnis la nevideblan, preskaŭ kaŝitan parton de la envolvilo kaj mi legis la ingrediencojn: faruno, olivoleo, porkograso…

Porkograso!!! NEeeeee!!!!!!... „grissini all’olio d’oliva” t.e. „olivoleaj panbastonetoj”

Olivolea kruĉo kune kun tri olivdrupoj kaj olivarbfolioj estas bildo sur la envolvilo. Mi povis fari nenion kontraŭ tiuj, kiuj manĝigis al mi porkograson.

Post kelkaj semajnoj mi aĉetis en nutra superbazaro, fazeolan kaj speltan tritikan frostigitan supon. Hejme, denove per lupeo, mi legis la ingrediencojn: fazeoloj, spelta tritiko, ŝinko…

Ne!!! Kial ŝinko kune kun spelta tritiko kaj fazeoloj?!!!?

Antaŭ kelkaj tagoj, en Romo, apud haltejo de subtera fervojo, bona odoro frapis miajn naztruojn. Mia kapo turniĝis pro laceco, do bona ideo manĝi kukon. Ĉiaspecaj kukoj paradis. Antaŭ ol elekti, mi demandis la vendistinon: „Ĉu estas porkograso en la kukoj?”

Kaj la respondo estis: „Ne, certe, ke ne.”

Ĉu kredeble? Ĉu ne kredeble?

Do mi daŭrigis: „Bonvolu diri al mi, kiuj ne enhavas porkograson. Mi estas tre alergia al bestgraso, mi povas eĉ morti, se mi manĝas ĝin!”

Kaj la vendisto: „Ĉiuj enhavas iomete da porkograso”

Ĉiuj!!! Belaj, bonodoraj, multegaj, sed ĉiuj ne manĝeblaj!!!

Se mi dirus „Mi estas vegetarano”, la vendisto ne dirus al mi la veron, ĉar ŝi volas vendi.

Antaŭ kelkaj jaroj, mi malkovris, ke ankaŭ pico foje (bonŝance ne ĉiam) enhavas porkograson. Per porkograso oni povas vendi nutrajn produktojn ankaŭ post kelkaj tagoj, ili restas malrigidaj, ne sekiĝas.

En la nuna mondo, ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj homoj kuras, ankaŭ en vendejo kaj en supervendejo. En Britujo estas verda V por indiki vegetaranajn produktojn kaj verda VV por veganaj produktoj. Kial ne en la resto de la mondo?

Ni povas ŝanĝi la aferon kaj batali, por ke ankaŭ en nia lando ni havu la V-n kaj VV-n por manĝi certe vegane aŭ vegetarane, laŭ nia deziro. Mi petis roman vegetaranan asocion peticii, por ke la produktoj, kiuj estas vendataj en Italio, havu la simbolojn, por ke oni povu elekti kion manĝi, kaj finfine nun la roma grupo ekkolektas subskribojn. Certe ankaŭ mi agas aktive por tio.

Tiuj simboloj ne malhelpas, sed estas utilaj ankaŭ por nevegetaranoj, ankaŭ por neveganoj, kiuj laŭ propra volo aŭ kuracista konsilo deziras aŭ ne deziras manĝi ion…

Do, rapidu, ankaŭ vi povas kontribui al tiu ĝusta sana akiro.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Filomena CANZANO (Italio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2011