Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Fragoj

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

de Filomena CANZANO (Italio)

(Parto 1)

Tiu ĉi frukto havas intensan odoron kaj dolĉan guston, ruĝan koloron kaj pedunklon kun foliobukedeto. Ĝia scienca nomo estas „Fragraria” kaj devenas de la latina lingvo „fragrans[/i]” t.e. „bonodora”. Mi diris „frukto”-n, sed ĝi vere estas frukto nur nutrovidpunkte, ne botanike: veraj fruktoj estas la akenoj, la malgrandaj flavaj semoj kiuj estas sur la surfaco de la frago. Originanta el Eŭropo kaj Ameriko, la frago apartenas al la familio de la rozacoj. Ĝi entenas multajn specojn; kelkaj el inter ili kreskas sovaĝe, kiel la arbara frageto (Fragaria vesca ), kiu estas la prapatro de la aliaj.

Kial fragoj fartigas bone?

Krom esti sukaj kaj delicaj, fragoj estas riĉaj je nutraj kaj bonefikaj ecoj; fakte ili havas grandan kontraŭoksidan povon, estas riĉaj je vitamino C kaj je fero, kalcio kaj magnezio; havas laksigajn, diurezigajn kaj purigajn kvalitojn; ili konsistas 90%-e el akvo, tial ili estas malriĉaj je grasoj kaj kalorioj.

Fragoj estas bonaj aliancanoj ankaŭ por beleco, ĉar ili taŭgas por preventi sulkojn: forprenu petiolojn kaj post iometa dispremo uzu ilin kiel kosmetikan maskon. Se vi deziras nutran maskon, aldonu iomete da mielo aŭ kremo, miksu kaj apliku ĝin sur la vizaĝo dum 20 minutoj. Sed atentu, ĉar tiuj ĉi fruktoj facile velkas, do konservu ilin prefere en fridujo, dum 2-3 tagoj maksimume.

Fragkultivado

Tiu ĉi planto estas facile kultivebla, sed vi havigu al ĝi kelkajn gravajn kondiĉojn: la grundo estu mola, acida kaj miksita kun sablo, almetita al la suno, daŭre sarkita, purigita de herbaĉoj.

Preskaŭ ĉiuj povas ekigi malgrandan hejman kultivadon, ĉar la fragoj bezonas nur etan prizorgadon kaj malgrandan spacon, tamen ili povas produkti multe da fruktoj, plenplenaj de vitaminoj kaj mineraloj.

Kiam planti fragojn? Printempe. Laŭ varioj, post la semado oni povas havi la unuajn fruktojn en la sekva somero. Aliaj varioj, nur post malvarma periodo, en la dua somero, sed la longa atendo valoras, ĉar tiuj fruktoj estas pli bongustaj. Vi povas mem semi, sed pli simple estas aĉeti plantetojn, pli bone se ili venas el biologia agrikulturo. Metu la plantetojn en victruojn je distanco de ĉirkaŭ 20-25 cm, kaj kovru bone per tero, premante por bone kovri la radikojn; akvumu.

Kiel kaj kiam akvumi? Bone estas akvumi regule frumatene, por permesi konstantan elvaporiĝon de la troa akvo kaj bontenadon de la subtavolo je taŭga nivelo de humideco. La akvo estu verŝita sur la bazon de la plantoj kaj ne sur foliojn, nek sur la fruktojn, kiuj, se ili malsekiĝas, iĝas inklinaj al malsanoj kaj putriĝo. Bona solvo estas uzi instalaĵon de gutirigacio.

La plantoj de fragoj produktas fruktojn dum kelkaj sinsekvaj jaroj, fakte ili havas 4 jarojn de vivo-ciklo kaj do oni povas rikolti fruktojn dum tiuj ĉi jaroj; sed ne forgesu sterki ilin post ilia vintra ripozo. Ili antaŭ la fino de sia fruktodona ciklo, generas aliajn plantojn, la stolonojn. Fakte, la plej longaj branĉoj kliniĝas ĝistere kaj formas malgrandajn radikojn, kiuj donas vivon al novaj plantoj, kiuj povas esti disigitaj de la patrina planto kaj enterigitaj en alia loko.

Fragoj kultivitaj en vazo

Fragoj havas surfacajn kaj ne multe disvolvatajn radikojn, do ilia kultivado en vazoj estas simpla. Vi povas loki ilin sur terason aŭ balkonon. Uzu terakotvazojn, kiuj permesas oksigenadon de la grundo kaj de la radikoj, kaj kiuj enhavas specifan grundon, miksitan kun sablo, por plibonigi drenadon. Elektu luman lokon sed ne ĉiam sub suno; akvumu ofte kaj sterku je la momento de la florado. La avantaĝo de la vazkultivado estas ke vi povas reloki la ujojn en okazo de troa malvarmo aŭ tro da suno, sed ne lasu ilin interne, ĉar la plantoj mortus.

Fragoj kultivitaj sur balkono aŭ sur teraso

Disŝutu semojn sur la grundo jam sterkita en la antaŭaj monatoj, per matura sterkaĵo aŭ lignocindro aŭ likva sterko ĉefe el kalio kaj fosforo, kaj akvumu ĝin. Kiam aperas la unuaj folietoj, maldensigu la plantojn lasante la plej fortikajn kaj forigante la aliajn, aŭ male eltiru la plej bonajn por enterigi ilin en alian lokon, ventan kaj almetitan al la rekta suno nur dum kelkaj horoj, je taŭga distanco unu de alia.Vintre, ŝirmu la fragojn kontraŭ malvarmo, kovrante ilin per aĵurita plasto, aŭ kovru la grundon ĉirkaŭ la plantoj per sekaj folioj aŭ pajlo.

Fragoj kultivitaj en legomĝardeno

La grundo estu elmetita al la suno, sterkita, akvumita, kiel la fragoj kultivataj sur balkono kaj havigu bonan drenadon por eviti stagnadon de akvo kaj putriĝon de radikoj. Semu vi mem, aŭ aĉetu la plantetojn aŭtune. Sarku la grundon ĉirkaŭ la fragoj, forigante herbaĉojn kaj iliajn radikojn: la infestantaj plantoj kaptas la samajn nutrajn elementojn de viaj fragoj!

Okaze de noktaj frostoj, protektu iliajn radikojn per pajlo aŭ ŝtofo.

Grimpaj fragoj kultivitaj vertikale

Ili estas belegaj dekoracioj por via balkono. Ili bezonas taŭgan spaliron, reton, rakon aŭ trunkon por subteno. Vi povas planti ilin ankaŭ en alkroĉitaj vazoj por ke ili refalu. Cetere, grundo, akvumado, semado, plantado k.t.p. - ĉio estas samkiel por aliaj varioj.

Malsanoj kaj parazitoj

Ŝimo kaj fungoj aperas kie ĉeestas akva stagnado; se vi rimarkas ĉi tiun, ne akvumu ĝis la grundo komplete sekiĝas. Unu el la plej vastaj malsanoj estas la ojdio, nomata ankaŭ blanka malbono, kiu kovras la fragoplantojn per blanka ŝaŭmo-polvo. La vitŝimo estas unu el la fungoj, ĉiuj forigeblaj per produktoj kun kupra bazo. Ankaŭ helikoj estas malamikoj de fragoj, sed ilin vi povas elimini per naturaj rimedoj, dum kontraŭ afidoj (kiuj nutras sin per limfo de plantoj) vi bezonas taŭgajn insekticidojn aĉeteblajn en vendejo de ĝardenadartikloj. Ruĝajn makulojn sur folioj kaŭzas la Sphaerella fragariae . Vi provu kuraci per kuprosulfato. La Synchytrium aureum kaŭzas flav-orkolorajn kreskaĵojn sur la folioj kiujn vi eliminu tuj. Ne estas kuracebla la malsano kaŭzita de Dematophora necatrix , kiu damaĝas la radikojn. Estas ankaŭ virusoj kiuj krispigas kaj misformas la foliojn, kaj bedaŭrinde ne estas kontraŭrimedoj.

Varieco

La plej ordinara frago estas ruĝa, kaj multaj varioj estas ruĝaj, kaj la kultivataj kaj la spontanaj kiuj kreskas, malgrandaj sed bongustaj, en subarbejo. Ekzistas multnombraj varioj kulturataj, kaj dum ĉiuj jaroj aldoniĝas novaj. Ĉiu vario havas malsaman maturiĝtempon kaj malsaman grandecon. Kelkaj havas fruktojn dum la tuta jaro kaj aliaj nur unufoje jare. Kutime ili estas hibridaj kaj devenas de la kruciĝo inter la eŭropaj kaj la amerikaj varioj. Se vi deziras aĉeti fragojn, ne rigardu koloron kaj grandecon; foje la tre ruĝaj kaj grandegaj estas sengustaj. La plej disvastiĝintaj varioj de fragoj, inter ĉ. 600, estas:

  • Mara De Bois kaj Anabelle, kies gusto similas al tiu de la arbarfragetoj
  • Belrubi, kun plilongigita formo
  • Pocahontas, ronda
  • Gorella, korformo
  • Carezza, konikforma, granda
  • Alba, plilongigita konikforma
  • Roxana, intense ruĝkolora
  • Arosa, ronda
  • Darselect, granda, intense ruĝkolora, dolĉa gusto kaj plaĉa aromo
  • Sabrosa, naskita en Hispanio per naturaj kruciĝoj, havas intensan guston kaj aromon.
  • Gemma, Maya, Anais, Diamante, Chandler, Pajaro, Tudla,

Miranda, Marmolada, Elsanta, Idea, Cesena, Dana, Gea, Honeoye, kiuj apartenas al du grupoj: 1) ne reflorantaj, kiuj produktas florojn kaj fruktojn unufoje jare, printempe 2) reflorantaj, kiuj produktas florojn kaj fruktojn plurajn fojojn jare, de printempo ĝis aŭtuno.

Sed ekzistas ankaŭ la blanka kaj „Anablanca” estas unu vario kun dolĉa kaj suka pulpo.

Kaj la nigra.

(Parto 2)

Receptoj

Fragoj estas bongustaj, manĝataj nur post lavado, sen aldono de io ajn, aŭ pecete kun citronsuko, kun aŭ sen sukero, aŭ kun kirlita kremo, sed ili estas ankaŭ uzataj por multaj kuirartaj preparaĵoj. Jen kelkaj receptoj, sed vi mem, per via fantazio, provu krei kaj realigi belaspektajn kaj bongustajn receptojn:

Kirlaĵo

Laŭ via volo, kirlu fragojn solajn aŭ kune kun pomoj, bananoj, sukero, lakto.

Fragfaruno

Tranĉaĵetu fragojn, sekigu ilin en sekigilo aŭ en forno je 50°C. Kiam ili senakviĝas konservu en metala ujo aŭ kirlu ilin por akiri farunon por aldoni al tortoj kaj dolĉaĵoj.

Amandotorto kaj kirlokremo

Ingrediencoj:

  • por bazo: 50 ml da olivoleo aŭ semoleo, 60 g da jogurto, 100 g da sukero, 100 g da faruno OO, 25 g da amandofaruno, 1⁄2 dozo da gisto por dolĉaĵo, 2 ovoj mezgrandaj, pinĉaĵo da salo;
  • por kremo: 1 ovoflavo, 100 ml da lakto, 25 g da sukero, 8 g da likvoro, 8 g da maizoamelo (libervola);
  • por tremposiropo: 30 ml da akvo, 20 g da sukero, 10 g da malhela rumo;
  • por dekoracio: 300 ml da kirlita kremo, 150 g da amandoj lamenettranĉitaj, 250 g da fragoj.

Verŝu en ujon la oleon, la jogurton kaj la ovojn. Miksu bone kaj verŝu en alian ujon kien vi antaŭe kribris farunon kune kun la gisto, aldonu la amandfarunon, la sukeron kaj la salon kaj miksu por havi homogenan miksaĵon, kiun vi verŝu en oleitan aŭ buteritan kaj farunitan ujon kun diametro je 20 cm. Baku dum 35 minutoj je ĉirkaŭ 175°C.

Intertempe preparu la kremon: en pelvo miksu la ovoflavon kaj la sukeron, aldonu la maizoamelon nedevigan; verŝu la lakton varmigitan kaj metu la pelvon sur mildan (moderan) fajron, miksante, ĝis la miksaĵo densiĝas. Por tremposiropo: boligu la akvon kune kun la sukero ĝis la sukero solviĝas. Malvarmigu kaj poste aldonu la rumon.

Tranĉu la malvarmigitan torton en du tavolojn kaj trempu ĝin per tremposiropo. Kovru unu el du pecoj de la torto per kirlita kremo, surmetu la alian pecon kaj kovru komplete per la restanta kremo. Dekoraciu flanke per amandoj tranĉitaj lamenece kaj supre per fragtranĉoj.

Konservu la torton en fridujo ĝis venas la momento por prezenti ĝin.

Triumfo de fragoj

Ingrediencoj:

  • por bazo: 6 ovoj, 250 g da sukero, 250 g da faruno, 1 dozo da gisto por dolĉaĵo, raspita ŝelo de citrono nedeviga
  • por dekoracio: 650 g da kirlita kremo, 600 g da maturaj fragoj, pulvorsukero, likvoro „Cointreau” aŭ alia.

Ŝaŭmigu la ovoblankojn, aldonu la sukeron, la ovoflavojn kaj la aliajn ingrediencojn. Baku en taŭga ujo oleita aŭ buterita kaj farunita, dum ĉirkaŭ 40 minutoj, je 180°C.

Purigu la fragojn kaj pesu kaj kirlu 250 gramojn. Ŝaŭmigu 400 gramojn da kremo, aldonu 2 plenkulerojn da pulvorsukero kaj amalgamu delikate kun la fragpureo.

Tranĉu la malvarmigitan torton en tri tavolojn kaj trempu ĝin per tremposiropo farita el Cointreau aŭ alia likvoro. Ŝmiru la unuan, la bazon de la triono per duono de la fragomiksaĵo. Supre loku trionon de la restantaj freŝaj fragoj, dividitaj unuope. Surmetu la duan trionon de la torto, ŝmiru la restantan fragaĵon, loku alian trionon de freŝaj fragoj dividitaj unuope. Surmetu la lastan trionon de la torto. Kirlu bone la restantan kremon, 250 g, kaj dekoraciu la torton per la restanantaj fragoj kaj

jen (vd. la foton).

Vegana krustokuko

  • por pasto: 300 g da faruno, 60 g da sukero, 1⁄2 dozo da gisto por dolĉaĵo, 120 dl da trinkaĵo (la vorto lakto ne estas nun lica) el sojo aŭ de aveno, 70 ml da olivoleo
  • por kremo: 500 g da fragoj, 500 g da vegetala vanilita trinkaĵo (la vorto lakto ne estas nun lica), 3 kuleroj da faruno, 2 kuleroj da sukero, 1 kulero da raspita zingibro, raspita ŝelo de citrono.

Knedu kune ĉiujn ingrediencojn por la pasto. Lasu ripozi duonan horon, etendu la knedaĵon mane aŭ per rulo sur rostopaton kun malaltaj randoj. Baku 20-40 minutojn, je 180°C.

Miksu kune, en kaseroleto, la vegetalan trinkaĵon, la farunon, la sukeron, la raspitan zingibron, la raspitan ŝelon de citrono; metu ĉion sur mildan fajron, miksante, ĝis la miksaĵo densiĝas.

Malvarmigu ĝin kaj ŝmiru sur la kuiritan paston. Dekoraciu per tutecaj malgrandaj freŝaj fragoj aŭ grandaj fragoj, dividitaj unuope.

Duonfrostaj glaciaĵoj

Fragorizoto

Ingrediencoj: 350 g da rizo, 300g da fragoj, 80 g da butero, parmezana fromaĝo aŭ alia fromaĝo laŭ via volo, ŝafa aŭ alia fromaĝo laŭ via volo, 1 glaso da blanka seka vino, 1 kulero da frambovinagro aŭ alia vinagro, 1 cepo, legombuljono, salo kaj pipro, freŝa majorano.

Vi povas ŝanĝi kelkajn ingrediencojn, laŭ via plaĉo.

Fandu duonon el la tuta butero kaj aldonu la cepon tranĉitan subtile kaj kuiru ĝis ĝi iĝas orkolora.

Aldonu la rizon, miksu bone kaj surverŝu la vinon kaj la vinagron.

Verŝu la legombuljonon iom post iom; ĝi devas sorbiĝi ĝis la rizo estas kuirita, t.e. ĉirkaŭ 12-15 minutojn, laŭ sia eco.

Intertempe lavu, tranĉu pecete kaj premrompu la fragojn, escepte de kelkaj fragoj.

Je duonkuirado kunigu la premrompitajn fragojn kun la rizoto kaj je finkuirado aldonu la restantan buteron kaj la fromaĝojn. Kirlu kaj ripozigu dum 2 minutoj. Transigu sur pladojn, aldonu pipron kaj dekoraciu per la majorano kaj la restantaj fragoj.

Fragoŝorbeto

600 g da fragoj, 300 g da sukero, 2 dl da akvo, 1 citrono

En kaseroleton metu sukeron kaj akvon. Boligu ĝis bobeloj formiĝas. Lasu malvarmiĝi. Verŝu la citronsukon sur la fragojn kaj miksu. Aldonu sukersolvaĵon. Kirlu per kirlilo. Metu en frostujon kaj lasu la ingrediencojn en ĝi ĝis ili frostiĝas. Kirlu denove por eviti formiĝon de glacieretoj. Verŝu en ujojn grandajn aŭ malgrandajn laŭ via plaĉo, kaj metu ilin en frostujon ĝis ili solidiĝetas.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Filomena CANZANO kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2017 (unua parto) kaj n-ro 1, 2018 (dua parto).