Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

La arto kuiri senglutene

Artikolo en la kategorio Alergioj kaj malsanoj

Gluteno estas proteino kiun enhavas multaj grenoj, ekz. tritiko, hordeo, aveno, sekalo, kaj aliaj. Inter la grenoj kiuj nature ne enhavas glutenon estas rizo, maizo, fagopiro kaj kvinoo.

Do, unua bona ideo por kuiri senglutene estas anstataŭigi ĉiujn produktojn normale faritajn per tritika faruno. En specialaj vendejoj, apotekoj, kaj ofte en grandaj superbazaroj eblas trovi apartajn pastaĵojn, panon, kukojn, ktp. por senglutenuloj. Ankaŭ hejme vi povas ekzemple baki kukon uzante rizan farunon, aŭ miksaĵon de senglutenaj farunoj.

Krome, estas amaso da nature senglutenaj manĝoj, kiel legomoj, terpomoj, lakto, ovoj kaj, nu, ankaŭ viando kaj fiŝoj (kvankam tion vi ne trovos en tiu ĉi retejo ;) ).

Ĝis nun ĉio ŝajnas relative facila, sed estas du (damnaj) aferoj pri kiuj oni ofte ne scias, aŭ oni emas preteratenti.

1) Tritikon aŭ glutenon oni aldonas al multaj senglutenaj manĝoj dum la produktado.

2) Estas granda risko je kontaminacioj dum la produktado, kuirado kaj servado de la manĝoj, kaj eĉ tio povas endanĝerigi alergiulon aŭ celiakulon (mi scias kion multaj nun pensos, sed ne, tio ne estas troigo, kredu min).

Ni vidu kiel solvi tiujn ĉi problemojn.

1) Informiĝu pri la landaj reguloj por etikedoj. Ne ĉiam sufiĉas legi la ingrediencojn. Ofte produktantoj estas devigataj skribi atentigon nur kiam gluteno estis intence aldonita, kaj ne kiam ĝi povis eniri hazarde dum la produktado. Pro tio indas ĉiam serĉi la skribaĵon “senglutena” aŭ la simbolon kun forstrekita tritiko sur la pakaĵoj.

2) Atentu pri ĉio, kio tuŝas la senglutenajn manĝajojn. Ne tuŝu ilin per manoj aŭ manĝiloj, kiuj tuŝis glutenan manĝon. Uzu purajn telerojn kaj manĝilojn, kaj laboru sur puraj surfacoj (ĉi tie “puraj” signifas “kiuj ne tuŝis aliajn manĝojn antaŭe”). Ne kuiru manĝojn glutenajn kaj senglutenajn samtempe en la sama poto, nek unu post la alia sen bone lavi la poton. Samajn atentojn vi devos havi ĉe la tablo, dum vi manĝos.

Ĉi tiuj estas la bazaj reguloj por sekure nutri senglutenulon, sed la plej bona konsilo, kiun mi povas doni, estas paroli antaŭe kun via gasto, kaj sekvi ties instrukciojn. Peti helpon montras, ke vi ne volas ekskludi la homon, sed samtempe zorgas pri lia sano kaj ne malalt-taksas lian problemon.

Fine, foje povas okazi, ke vi pretigis ion laŭ vi tute senglutenan, kaj via amiko tamen rifuzas gustumi ĝin. Bonvolu ne ofendiĝi. Celiakuloj bezonas esti 100% certaj pri kion ili manĝas, kaj ofte malfacilas taksi la nivelon de konscio de aliaj homoj. Foje oni preferas rezigni, kaj ne riski, kvankam tio povas ŝajni malafabla. Vere, ne prenu tion persone, koncentriĝu pli sur la homoj ol sur la manĝoj, kaj ĝuu ilian kompanion.

(Unua versio de tiu ĉi artikolo aperis en la blogo: http://lapigramanghemulo.wordpress.com/2014/05/16/la-arto-kuiri-senglutene/.)