Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Artikoloj

En ĉi tiu kategorio vi trovos konsilojn por kuiri por homoj, kiuj ne povas manĝi specifajn manĝaĵojn pro alergio aŭ alia malsano.

La arto kuiri senglutene

Artikolo proponita de manuela la en la kategorio Alergioj kaj malsanoj

Bonas vidi ke en “Bonan Apetiton” estas kategorio de receptoj senglutenaj, tamen… ĉu vi vere scipovas kuiri senglutene? Kelkaj homoj estas iom sentemaj al gluteno, kaj preferas eviti ĝin en siaj dietoj, sed kelkaj aliaj havas fortan alergion aŭ suferas je malsano nomita celiakio. Por alergiuloj kaj celiakuloj eĉ spuro de gluteno povas esti tre danĝera, kaj necesas havi specifajn atentojn kiam oni kuiras por ili. Se vi havos celiakulon kiel gaston, ne paniku, kaj sekvu miajn konsilojn.