Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Brasikosupo

Ingrediencoj por 6 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Metu brasikon en poton kaj aldonu akvon tiel, ke ĝi estu pli alta ol la enmetita brasiko. Se la brasiko enhavas sian akvon, estas bone uzi ankaŭ ĝin.

Paŝo 2 Boligu ĝin kaj kuiru dum 20 minutoj.

Paŝo 3 Aldonu salon, pipron aŭ alian ŝatatan gustigilon. Se vi volas, aldonu ankaŭ akran paprikon.

La versio kun (sufiĉe da) akra papriko estas bonega kontraŭ malvarmumo kaj por sinvarmigo. La tutan supon eblas kompreneble pliriĉigi ekzemple per terpomoj aŭ sojkubetoj.