Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Cepetoj en dolĉacida saŭco

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 1,5 kg da cepetoj
  • 6 dl da blanka vino (seka)
  • 5 dl da vinagro el blanka vino
  • 1 dl da marsalvino (seka) (rosin-vino el la sicilia urbo Marsala)
  • 250 gr da sukero
  • 2 kuleroj da dika salo; 1 folio de laŭro; 8 grajnoj de nigra pipro

N.B. Se oni ne trovas marsalvinon, oni povas utiligi iun alian rosin-vinon, ne dolĉan sed “sekan”.

Preparado

Paŝo 1 Metu la cepetojn en bolantan akvon por kelkaj sekundoj; senakvigu, senŝeligu, lavu, bone sengutigu ilin. Ili devas pezi 1 kg. Lasu ilin aparte!

Paŝo 2 Metu la sukeron en ŝtalan poton kun 1,5 dl da akvo kaj karameligu ĝin. Enverŝu unu glason da bolanta vinagro kaj bone miksu; enmetu la vinon, la restantan vinagron, la marsalvinon. Almetu la salon, la laŭrofolion, la piprograjnojn; miksu kaj boletigu la tuton dum 15 minutoj.

Paŝo 3 Almetu la cepetojn kaj kuiru ilin dum 5/10 minutoj (laŭ ilia grando). Forprenu la poton de la fajro kaj lasu ĝin komplete malvarmiĝi.

Paŝo 4 Plenigu la 5 vitrajn vazojn per la cepetoj kaj ilia kuirsiropo, kiu devas komplete kovri ilin. Fermu la vazojn hermetike kaj steriligu ilin dum 20/25 minutoj (vidu sube). Lasu ilin malvarmiĝi en la akvo, viŝu ilin, demetu ilin en la provizejon.

Paŝo 5 Ripozo antaŭ la konsumo: almenaŭ unu monato. Konservado: maks. 12 monatoj. Daŭro post la malfermo: ne pli ol 20 tagoj en la fridujo.

Steriligo

La vazoj – kun kovrilo ekipita per guma garnaĵo – devas esti zorge lavitaj, steriligitaj en bolanta akvo, perfekte sekigitaj antaŭ la utiligo.

Por steriligi la vazojn jam plenigitajn per la cepetoj kaj bone fermitajn:

Prenu grandan poton, metu sur ĝian fundon falditan viŝtukon, metu sur ĝin la vazojn siavice volvitajn en viŝtukoj, tiel, ke ili ne intertuŝiĝu. Verŝu en la poton tiom da malvarma akvo, ke ĝia nivelo superu la vazojn je 6/7 cm-oj. Kovru la poton kaj varmigu ĝin je modera fajro ĝis bolado de la akvo. Malaltigu la fajron je maksimumo kaj de ĉi momento kalkulu la sterilig-tempon (20/25 minutoj).

Zorgu, ke dum la tuta steriligado la bolanta akvo ĉiam superu la kovrilojn de la vazoj; se necese aldonu bolantan akvon. Post la fiksita tempo lasu la vazojn komplete malvarmiĝi restigante ilin en la poto. Nur poste forprenu ilin kaj apliku etikedojn kun la datoj de preparo kaj de limtempo. De temp' al tempo kontrolu ilin. Se vi notas signojn de fermentiĝo, forĵetu ĉion.