Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉokolada deserta kremo

Ingrediencoj por 4 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Varmigu la lakton kun sukero en poto.

Paŝo 2 Dume, miksu la amelon kun iomete da malvarma lakto.

Paŝo 3 Kiam la lakto ekbolas, aldonu al ĝi la amelon kaj miksu.

Paŝo 4 Aldonu ankaŭ la ĉokoladon, kiu rapide fandiĝos kaj miksu.

Paŝo 5 Kiam la likvaĵo estas homogena, verŝu ĝin en etajn potojn. Lasu ilin en fridujo dum kelkaj horoj kaj manĝu ilin malvarme.

Anstataŭ ĉokolado eblas uzi aliajn gustigilojn. Ekzemple, vi povas fari vanilan deserton uzante vanilan sukeron.