Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉokoladkuko

Ingrediencoj por 8 (konvertilo)

  • 300 gramoj da faruno
  • 1 saketo da bakpulvoro
  • 1 pinĉaĵo da pulvora cinamo
  • 100 gramoj da pulvora sukero
  • 2 supkulero da pulvora ĉokolado
  • 60 mililitroj da olivoleo
  • 100 gramoj da pomkaĉo
  • 40 centilitroj da veganlakto
  • 200 gramoj da kuirĉokolado kaj 100 gramoj da ĉokoladeto

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon je la sesa aŭ 180 gradoj.

En kaserolo, degeligu la ĉokoladon kun la lakto.

En ujo, intermiksu la farunon, la bakpulvoron, la vanilon, la kansukeron kaj la ĉokoladpulvoron. Adicigu la oleon, la pomkaĉon kaj la ĉokoladlakton. Havu glatpaston.

Oleu fornujon, metu ene la paston kaj poste la ĉokoladetojn.

Ĉokoladkukoj ĉiam plaĉas al homoj, vi ne povas erari farante ĝin! Frandu!