Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kukumoŝmiraĵo

Ingrediencoj (konvertilo)

  • kukumo (raspita - uzu la sukon kiel bazon por trinkaĵo)
  • suko de unu citrono
  • akaĵunuksoj (130g)
  • 1-2 manĝkuleroj da olivoleo
  • 1 tekulero da oregano
  • 1 manĝkulero da freŝa aneto (aŭ 1 tekulero da sekigita aneto)
  • 1 ajlero

- salo, pipro

Preparado

Paŝo 1 Metu la raspitan kukumon en kribrilon kaj premu la tuton per kulero ĝis kiel eble plej multe da likvaĵo estas forpremita.

Paŝo 2 Metu la duonon de la kukumo en mallarĝan altan miksglason, aldonu la aliajn ingrediencojn kaj miksu ĉion kune.

Paŝo 3 Enkirlu la duan parton de la raspita kukumo.

Ofte viandmanĝantoj demandas al veganoj, eĉ pli ol al vegetaranoj: „sed kion do vi manĝas inter/sur viaj pantranĉoj”? En specialaj vendejoj oni povas aĉeti diversajn ŝmiraĵojn kies bazo estas faboj (sojfaboj, lentoj,...), sunflorsemoj, aŭ aliaj plantoj riĉaj je proteinoj. Sed ofte tiuj smiraĵoj estas multekostaj kaj/aŭ pakitaj en nereuzeblaj kaj/aŭ nerecikligitaj plastaj skatoletoj. Tial jen iom da simplaj receptoj por mem prepari tiajn panŝmiraĵojn: malpli koste kaj pli freŝe, kaj kun malpli da pakumo por forĵeti.