Kvarkvaronkuko
Ingrediencoj (konvertilo)
- 200 g da faruno
- 200 g da butero
- 200 g da sukero
- 4 ovoj
- Kulereto da bakpulvoro
Preparado
Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon je 160 °C. Fandu la buteron en poto. Dume, miksu la aliajn ingrediencojn, kaj fine aldonu la fanditan buteron.
Paŝo 2 Verŝu la paston en buterumitan pladon.
Paŝo 3 Enfornigu por 30 ĝis 45 minutoj. Kontrolu, ĉu la kuko estas sufiĉe kuirita, pikante ĝin per tranĉilo: se la tranĉilo restas seka, la kuko estas preta.
Tiu kuko estas iomete seka, do vi povas manĝi ĝin ekzemple kun vanila kremo aŭ teo.