Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Nikuĝago (kuirpotaĵo)

Ingrediencoj por 4 ĝis 6 laŭ apetito! (konvertilo)

Saŭco:

  • 4 kuleroj da sojosaŭco (nur se vi eltenas glutenon!)
  • 2 kuleroj da sakeo
  • 3 kuleroj da sukero
  • 1 kubeto da vegetaĵa buljono

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligi la terpomojn kaj karotojn.

Tranĉi ĉiujn legomojn al kubetoj.

Paŝo 2 Friti la cepojn kun kolza oleo en kaserolo ĝis ili iĝas diafanaj.

Paŝo 3 Aldoni la aliajn legomojn en la kaserolon kaj kuiri ilin mildfajre.

Paŝo 4 Aldoni akvon ĝis trempi ĉiujn legomojn, kaj boligi.

Paŝo 5 Aldoni buljonan kubeton, sakeon kaj sukeron.

Teni bole ĝis la legomoj estas plene kuiritaj.

Paŝo 6 Aldoni sojosaŭcon, la kube tranĉitan tofuon kaj kuiri dum ankoraŭ kelkaj minutoj (10-15).

Paŝo 7 Ĉesigi fajron momenton por lasi la supon penetri la legomojn (minimume 5 minutojn).

Servi varme kiel supon aŭ ĉefpladon.

Se kiel supo kaj sekvas ĉefplado, eblas ne enmeti tofuon por havi simplan legomsupon, jam sufiĉe nutran kun la terpomoj.

Por havi senglutenan recepton, nur atentu ne meti sojosaŭcon!