Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Nuksa torto

Ingrediencoj por 12 porcioj (konvertilo)

Pasto:

Garnaĵo:

Preparado

Paŝo 1 Knedu la paston nur ĝis unuiĝo de la ingrediencoj. Provu esti rapida por ne tro varmigi ĝin. La pladon (diametro 26 cm) ŝmiru per butero aŭ margarino kaj kovru ĝin per manpleno da faruno. Plenigu la formon per la pasto, truu ĝin per forko kaj en fridujo por unu horo aŭ pli.

Paŝo 2 Preparu garnaĵon. Detale tranĉu nuksojn en malgrandajn pecetojn (eblas uzi ankaŭ aŭtomatajn miksilojn, kiuj havas ankaŭ funkcion de tranĉado). Fandu buteron en poto, aldonu dolĉan kremon, sukeron kaj farunon, rapide miksante. Boligu momenton ĝis kiam maso ne densiĝos. Forprenu poton de la fajro kaj lasu ĝin malvarmiĝi.

Paŝo 3 Al tepida maso aldonu po unu ovo, miksante ĝis unuiĝo. Je la fino enmiksu en garnaĵo nuksojn. Forprenu paston de fridujo, kovru ĝin per nuksa kremo kaj platigu.

Paŝo 4 Baku la torton en forno varmigita je 180 gradoj dum ĉirkaŭ 40-45 minutoj.

Paŝo 5 Bonan apetiton!

La origina recepto estas kreita de juglandoj, mi kutime uzas duone juglandojn kaj avelojn. Kvankam la origina recepto enhavas blankan sukeron en sufiĉe granda kvanto, mi kutime malplialtigas ĝian kvanton aŭ uzas anstataŭigojn, kiel brunan sukeron aŭ fruktozon, ktp., ĉar torto tamen restas sufiĉe dolĉa.