Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Porea supo

Ingrediencoj por 6-8 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Preparu ĉiujn ingrediencojn. La legomojn purigu kaj tranĉu. La ajlobulberojn trapremu.

Paŝo 2 En granda poto varmigu oleon kaj enmetu tranĉitajn cepojn kaj poreon. Rostu ĝis la cepo flaviĝas.

Paŝo 3 Aldonu terpomojn tranĉitajn je kubetoj kaj rostu 5 minutojn.

Paŝo 4 Aldonu la trapremitan ajlon, plenmanon da avenflokoj kaj bone miksu ĉion. Aldonu akvon laŭ bezono.

Paŝo 5 La buljonon solvu en varmega akvo (1 glaso) kaj iom post iom aldonu en la supon.

Paŝo 6 Kuiru ĝis ĉiuj legomoj moliĝas. Laŭbezone aldonu akvon, se la supo estas tro densa.