Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Simpla pomkuko

Ingrediencoj por 6 grandaj pecoj (konvertilo)

  • 3 ovoj,
  • glaso da sukero (tiam la kuko estos vere dolĉa; se vi deziras malpli dolĉan kukon, metu duonon de tio),
  • glaso da faruno,
  • peceto (proksimume 1 tekulero) da buteromargarino por grasigi la paton,
  • granda pomo (aŭ 2 malgrandaj), preferinde Granny Smith aŭ similaj acidaj.

Kun tiuj ingrediencoj la kuko estos sufiĉe plata. Se vi preferas pli altan kaj malpli densan kukon, aldonu duonkulereton da baksodo.

Eblas ankaŭ aldoni cinamon.

Preparado

Paŝo 1 Bone miksu ovojn, sukeron kaj farunon en bovlo. En tiu paŝo eblas aldoni duonkulereton da baksodo, sed memoru bone miksi.

Paŝo 2 Buterumu la paton. Se vi havas semolon, estas bona ideo meti iom sur la fundo: tiam la pasto malpli verŝajne alkroĉiĝos al la pato.

Paŝo 3 Kovru la fundon de la pato per pecetoj da pomo. Se vi volas aldoni cinamon, prefere unue miksu la pomon kun cinamo en aparta ujo kaj poste metu la miksaĵon en la paton.

Paŝo 4 Verŝu la paston super la pomoj.

Paŝo 5 Enfornigu. Kiam la kuko bruniĝos, ĝi verŝajne jam estos preta.

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

Bildo de GoBois64
#1
La

Saluton Daria !

Nur nun mi malkovris "Bonan Apetiton" (dank'al Lernu) kaj mi provis vian recepton : bonege, bonege, oni tre bone flaris la pomon !

Nur mi aldonis iomete baksolon !

Baldaŭ mi provos sendi recepton !

Dank'al vi kaj ĝis baldaŭ el Francio !

Gérard