Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Spagetoj kun vegana bolonja saŭco

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Trempu la sojan grajnaĵon en akvo. Ĝi devas resti en ĝi dum sufiĉe longa tempo (kelkaj horoj), por ke ĝi bone sorbu la akvon. Aldonu al ĝi pipron, salon kaj aliajn spicojn laŭ via gusto (mi uzis “provencajn herbojn”).

Paŝo 2 Distranĉu la cepojn kaj fritu ilin en oleo en granda pato. Aldonu poste la tomatojn distranĉitajn.

Paŝo 3 Post kvin minutoj, aldonu al la pato la sojaĵon kaj la tomatan saŭcon. Bone miksu sur malforta fajro.

Paŝo 4 Dume, kuiru la spagetojn. Kiam ili estas pretaj, miksu ilin kun la saŭco kaj surtabligu.

Ĝi estas pli bongusta, ol ĝi aspektas sur la foto!

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

dorotka
#1
La (lasta redakto: )

Estas tre bongusta! Kiel spicoj taŭgas "provencaj spicoj" aŭ/kaj oregano. Eĉ viandmanĝantoj tre laŭdis la pladon kaj diris ke ne rimarkeblas la diferenco inter tiu kaj la vianda versio de la bolonja saŭco.