Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Spickuko „Marina”

Ingrediencoj (konvertilo)

Malsekaj ingrediencoj:

  • 1⁄2 taso da freŝa pomsuko
  • 1 taso da margarino
  • 3⁄4 taso da mielo
  • 1 taso da bruna sukero
  • 1 kulero da vinagro
  • ⁎ 1⁄2 kuleretoj da vanila esenco

Sekaj ingrediencoj:

  • 4 3⁄4 tasoj da bruna faruno
  • 1 1⁄2 kuleretoj da baksodo
  • 1⁄2 kulereto da salo
  • 1 kulero da zingibra pulvoro
  • ⁎ 1⁄2 kuleretoj da cinamona pulvoro
  • ⁎ 1⁄2 kuleretoj da kariofila pulvoro

(La spicojn kaj aromaĵojn markitajn per ⁎, oni povas anstataŭigi per aliaj spicoj aŭ aromaĵoj.)

Preparado

Paŝo 1 Oni knedas en unu bovlo la malsekajn ingrediencojn.

Paŝo 2 En alian bovlon oni enmetas la sekajn ingrediencojn. Oni aldonas al la unua bovlo la enhavon de la dua bovlo kaj denove oni knedas.

Paŝo 3 Oni lasas la paston en la fridujo dum 3 horoj.

Paŝo 4 Poste, oni muldas figurojn el ĝi aŭ detranĉas ilin pere de ŝablonoj.

Paŝo 5 Oni ŝmiras 2 bakpletojn per oleo kaj metas la figurojn sur ilin. Oni enmetas la bakpletojn en fornon hejtitan je 210°C. Oni bakas 10-12 minutojn.

Oni uzu sanigan margarinon, sen „trans”-grasoj.