Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Supo de bakita kukurbo

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu kukurbon (krom se vi uzas tipon Hokkaido, kiun ne necesas senŝeligi). Por plifaciligi senŝeligadon, unue vi povas tranĉi ĝin en malpli grandajn pecetojn kaj tiam senŝeligi. Lavu tranĉitajn kaj senŝeligitajn pecojn. Senŝeligu cepon kaj ajlon. Intertempe varmigu fornon ĝis 180 gradoj.

Paŝo 2 En pireksan ujon enmetu la pecojn de kukurbo, cepo kaj ajlo. Surverŝu olivoleon kaj enmetu en varman fornon. Baku dum ĉirkaŭ 30 minutoj, ĝis kiam la kukurbo iĝos mola. Intertempe preparu legoman buljonon. Vi povas fari ĝin mem per freŝaj legomoj aŭ uzi pretajn buljonajn kubetojn.

Paŝo 3 Molan kukurbon, cepon kaj ajlon enmetu en poton, aldonu buljonon kaj miksu per mana miksaparato, ĝis ĝi iĝos kremo. Aldonu spicoj - salon, pipron kaj safranon. Bonan apetiton!

Varman supon servu kun semoj de kukurbo aŭ sunfloro kaj ornamu per safran-fadenoj. Oni povas servi ĝin ankaŭ kun panpecetoj (krutonoj), sed tiam recepto ĉesas esti senglutena.