Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Tofuo

Ingrediencoj (konvertilo)

Noto: Vi povas anstataŭigi epsom-salon per aliaj kazeigaj substancoj kiel citronsuko, ordinara vinagro, pomvinagro, gisto.

Preparado

Paŝo 1 Uzu ankoraŭ varman sojlakton preparitan el 3 tasoj da natura sojo (eblas legi la farmanieron de sojlakto en Esperantista Vegetarano 2008, p.22).

Paŝo 2 Solvu 2 aŭ 2 kaj duonan kafo-kulerojn da epsom-salo (magnezio sulfato) en 1 kaj duona tasoj da varmeta akvo por fari kazeigitan likvon.

Paŝo 3 Verŝu 1 kaj kvaronan tasojn da supre menciita likvo en varman sojlakton. Skuu regule laŭ la direkto de la horloĝmontrilo. Lasu precipiti dum 4-5 minutoj.

Paŝo 4 Se vi vidas, ke la sojlakto kondensiĝas, haltigu la epsom-likvon, se ne, aldonu la restantan epsom-likvon.

Paŝo 5 Verŝu tiun ĉi precipititan sojlakton en subŝtofitan korbon.

Paŝo 6 Paku la kazeigitan sojlakton per tiu ĉi ŝtofo, kaj metu alian korbon sur ĝin, uzu pezan aĵon por premi la kazeon, eligante akvon el ĝi.

Paŝo 7 La tofuo estas preta post 5-10 minutoj. Vi povos tranĉi ĝin en pecojn por konservado. Nun estas tempo por gustumi, kun prefereble iom da salo kaj pipro por plibonigi la guston.

Ne estas hazarde, ke tofuo estas nomita "azia fromaĝo". Tofuo alportas al la organismo multe da nutraĵoj utilaj por la sano. Plie, manĝaĵoj el tofuo ĉiam alportas freŝpuran impreson al la konsumanto. Tofuo devenas de Japanio. Komence, ĝi estis nomita „tofu”. Poste, kiam ĝi eniris Ĉinion, Vjetnamion ĝi estis elparolata „doŭfu” kaj konservis sian prononcon neŝanĝita ĝis nun. Tofuo estas kazeigita sojlakto. La ĉefa materialo por prepari tofuon estas sojo. Ĵus finpreparita tofuo estas nomita „freŝa tofuo”. Ĝi aspektas kiel blanka mola pasto, nutraĵo. Laŭ ĉina medicino, freŝa tofuo havas malvarman karakteron. Ĝi helpas eligi varmecon el la korpo kaj estas laksetiga. Krome, freŝa tofuo estas uzata por prepari aliajn manĝaĵojn kiel frititan, kuiretitan, fumaĵitan, krade rostitan tofuon, tofuon kun saŭco.... La restanta parto post filtrado estas uzata por prepari fermentintan sojsaŭcon. Sojsaŭco estas tre bongusta kaj apetitiga. Sojo kaj preparaĵoj el ĝi preventas kelkajn formojn

Sojo kaj preparaĵoj el ĝi preventas kelkajn formojn de kancero, speciale mamkanceron. Ĝi preventas ankaŭ osteoporozon pro sia kalcia enhavo.

Nutraj informoj: 100 gramoj da tofuo enhavas: kaloriojn: 145, lipidojn: 9 g, mineralajn salojn: 14 mg, glucidojn: 4 g, proteinojn: 16 g.