Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vafloj

Ingrediencoj (konvertilo)

La kvantoj estas grandaj, sed kompreneble vi povas dividi, se vi ne planas feston kun multaj gastoj.

Preparado

Paŝo 1 Komence, fandu la buteron.

Paŝo 2 Miksu la ovojn kun la sukero kaj poste la lakton, la vanilan sukeron, la bakpulvoron, la gasan akvon, kaj aldonu la farunon iom post iom.

Paŝo 3 Fine aldonu la fanditan buteron.

Paŝo 4 Kuiru la vaflojn per la vaflilo.

Vi povas manĝi la vaflojn kun multegaj aferoj: pecoj de fruktoj, marmelado, batita kremo, Nutella, ktp.