Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Duonlunoj kun pomoj

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Lavu, senŝeligu kaj tranĉu la pomojn en okonojn, se ili estas malgrandaj aŭ en deksesonojn, se ili estas iom pli grandaj.

Paŝo 2 De ĉiuj aliaj ingrediencoj krom pomoj kaj cinamo knedu la paston, nur ĝis unuiĝo de ingrediencoj.

Paŝo 3 Platigu la paston per rulplatigilo, antaŭe dismetante iom da faruno, por ke ĝi ne algluiĝu. Per glaso aŭ taso fortranĉu rondajn formojn.

Paŝo 4 Sur duono de ĉiu ronda peceto de pasto enmetu peceton de pomo kaj metu sur ĝin iomete da cinamo. Kovru la pomon per pasto.

Paŝo 5 Baku kuketojn sur bakpapero dum 10 minutoj je 200 gradoj.

Kuketojn eblas servi ankaŭ kun glaciaĵo, simile kiel pomkukon.