Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Flavaj lentoj kun frititaj ajlotranĉetoj

Ingrediencoj por 2–3 (konvertilo)

  • 2 kuleroj da neŭtralgusta oleo (ekz. sunflora, arakida aŭ kanola)
  • 2 kuleretoj da kuminograjnoj nepistitaj
  • 6 freŝaj karipatofolioj (hinde karipatta, angle curry leaf, france kaloupilé), se haveblas
  • 3 bulberoj da ajlo, senŝeligitaj kaj haketitaj

  • Manpleneto da freŝa koriandro, hakita (laŭvole)

Preparado

Paŝo 1 Trempu la lentojn dum almenaŭ unu horo en malvarma akvo. Drenu ilin.

Paŝo 2 Metu la drenitajn lentojn en grandan kaserolon kune kun la zingibro, kapsiketo(j), kurkumo, tomatpecoj kaj 450 ml da akvo. Varmigu la tuton ĝis kiam ĝi bolos. Malaltigu la flamon kaj kuiru la lentaĵon milde ĝis kiam la lentoj estas plenkuiritaj, proks. 30–40 minutojn. Kirlu de tempo al tempo. Aldonu akvon laŭ bezono. La dikeco estu tia, kiel de tre dika supo aŭ de maldika kaĉo. Aldonu salon laŭ gusto.

Paŝo 3 Varmigu la oleon en malgranda pato kaj fritu la kuminograjnojn ĝis kiam ili ekaromos. Aldonu la ajlon kaj eventuale la karipatofoliojn. Fritu la tuton ĝis kiam la ajlo bruniĝos ĉe la randoj. Miksu la tuton en la lentaĵon (tuj por ke ĝi ne daŭre fritiĝu en la vermega oleo kaj bruliĝu).

Paŝo 4 Garnu la pladon per la koriandro, se vi elektas. Manĝu kun rizo.