Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Legomrulaĵo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Moligi la paperon trempante ĝin en akvo. Ĝin sterni sur teleron.

Paŝo 2 Laŭ centra linio almeti pakete laŭlonge la legomojn (se vi uzas fukpaperon, aldoni antaŭe kuiritan rizon). Ŝmiru poste iom da mustardo aŭ vasabia saŭco.

Paŝo 3 Rule volvi la paperon ĉirkaŭ la legomojn, atentante sufiĉe kunpremi la tuton kaj ferme enfaldi la paperajn finaĵojn por pli firma bonteniĝa rezulto.

Manĝebla kun sojosaŭco. Facila kaj amuza maniero fari bonan veganan sanigan manĝaĵon. Variebla laŭ plaĉe por ĉiuj gustoj.

Video-recepto

Komentoj

Estas 2 komentoj pri ĉi tiu recepto.

manuela
#1
La (lasta redakto: )

Atentu pri la sojosaŭco, kiu kutime enhavas tritikon, do ne estas senglutena. Sojosaŭco nomita "Tamari" normale estas senglutena, ĉiukaze se vi invitas celiakulon kontrolu la etikedon!

Mutusen
#2
La

Dankon pro tiu recepto (kiun mi tamen ne provis…).

Antaŭ semajno, iu sendis per la kontaktoformularo de la retejo la jenan komenton: “Mi spektis la videon de rulaĵo. Tre lerte vi faris, tamen vi tuŝis vian haron unufoje. Tion oni ne faras dum preparado de manĝaĵo. Mi volis komenti pri tio, sed ne povis, aŭ mi ne sciis kiamaniere komenti. Salute amike”