Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Legomtorto kun kvinoo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Kuiri la kvinoon, senŝeligi, lavi kaj maldike tranĉi la legomojn.

Paŝo 2 En pato antaŭkuire subrosti la cepojn kaj la kukurbetojn kun la timiano kaj la laŭro en la olivoleo. Sali kaj pipri.

Post 10 minutoj, aldoni la tomatojn. Kuiri 5 pliajn minutojn.

Sterni la paston en la tortomuldilo.

Meti tavolon da malvarma kvinoo.

Disŝuti la legomojn sur la kvinoon.

Paŝo 3 En bolvo, batmiksi la kremon kun la ovo. Sali kaj pipri.

Verŝi sur la legomojn. Surŝuteti per sezamo (grajnoj).

Enfornigi 30 mn (210 °C). Varme manĝi.

Estas sufiĉa manĝo kun verda salato kaj iomete da fromaĝo.