Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉu vere lakto estas bona fonto de kalcio?

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

Kial do ni trinku lakton? Nun eĉ infanoj respondos al vi, ke lakton oni devas trinki por havi fortajn ostojn kaj dentojn. Multaj personoj trinkas lakton pro kalcio malgraŭ multnombraj riskoj: aterosklerozo, katarakto en maljuneco, kancero ktp. Do, la unusola kialo por trinki lakton estas kalcio kaj ĝia eco fortikigi la ostohiston. En tiu ĉi artikolo ni diskutos pri tiu temo. Kion vi opinias: ĉu la tuta kalcio de trinkita bovina lakto propriĝas en via organismo? Eĉ televidila reklamo kriis pri problemoj de propriĝado (asimiliĝo). Bedaŭrinde, nur 25% de la konsumita kalcio trafas en la sangon. La restaĵo forlasas la organismon sen profito (1).

Do, la homamaso opinias, ke lakto fortikigas la ostojn. Ekzistas landoj kun alta konsumado de lakto, kaj ekzistas landoj, kiuj konsumas malmulte da lakto. Sekve, en tiuj landoj, kie lakto estas pli multe trinkata, devus esti pli malmulte da rompiĝoj de la ostoj. Kaj male, en landoj, kie lakto estas pli malmulte trinkata devas esti pli multe da rompiĝoj de la ostoj. Ĉu ne? Tio estas logika. Bedaŭrinde la logika konkludo ne ĝustas. Rigardu al la bildo (Grafikaĵo 1).

Vi vidas korelacion inter konsumado de kalcio kaj rompiĝoj de ostoj. La grafikaĵo estas transprenita el la libro de Colin CAMPBELL (2) The China Study (3). Vi povas rimarki, ke tiuj landoj kiel ekz. Usono, Nov-zelando, Svedujo kiuj konsumas ĉirkaŭ 1000 mg da kalcio por unu persono ĉiutage, montras pli da rompiĝoj de la koksa artiko: 100 inter 100 000 homoj ĉiu-jare. Kaj male, tiuj landoj, kiuj konsumas ĉirkaŭ 500 mg da kalcio, havas ne pli ol 40 rompiĝojn.

La aŭtoro skribas: „En esploraĵo, farita en 10 landoj, evidentiĝis korelacio inter la kreskado de la uzado de kalcio kaj la kreskado, do tute ne malaltiĝo, de la risko de rompado de ostoj. Rigardu la bildon. La pli grava parto de kalcio, enportata kun nutraĵo, trafas en la organismon el laktaj produktoj, sed ne el nutraj suplementoj aŭ el nelaktogenezaj nutraj fontoj, precipe en la landoj kun granda konsumado de kalcio” (4). Tiun konkludon subtenas ankaŭ aliaj esploristoj (5).

Kial do ni havas tiun diferencon inter la socie proklamata profito de kalcio kaj la rompado de ostoj de la laktotrinkuloj? Atentu la sekvan informon.

Ĉiu likvo en la homa organismo havas sian alkal-acidan ekvilibron. La acideco simboliĝas kiel pH. La pH de sango estas ĉ. 7,4 unuoj. Manĝita nutraĵo influas la pH-nivelon. Maldezirata estas pli acida medio, ĉar oni bezonas multe da kalcio por ekvilibrigi la pH-nivelon. Kalcio estas natura ilo por malaltigi acidecon.

Evidentiĝis, ke manĝo ludas gravan rolon, en alkal-acida balanco. Restis trovi, kiaj manĝtipoj tiel terure influas la acidecon. Rigardu la tabelon (Grafikaĵo 2).

Do, kion ni havas? Vi povas vidi, ke 100g da lakto mem ne tiel multe influas la acidecon, nur je 1 miliekvivalento. Sed laktaj produktoj estas acidigemaj ĝis 23 miliekvivalentojn. Gravas ankaŭ tiu fakto, ke laktaĵoj kiel ingrediencoj eniras en multajn produktojn, ekz. bakaĵoj, tortoj, pufkukoj, picoj ktp. Tio tro multas. Plantaĵoj havas malan efikon: ili malaltigas la pH-nivelon kaj ŝparas kalcion. Vi povas vidi ankaŭ, ke graso ne influas la acidecon.

Kion diras gravaj sciencaj revuoj pri la eco de nutra proteino influi al kalcio? „Ostoporozo havas multe da kaŭzoj, sed la plej grava el ili – abundo de nutra proteino” – sub tiu konkludo pretas meti subskribon multaj scienculoj (6) (7) (8).

Kiel neprofesiaj do estas deklaroj de uloj, kiuj persvadas nin konsumi multe da proteino, precipe laktoproteino, el televidekranoj, el la buŝo de kuracistoj kaj lernejaj instruistoj!

Do, ni scias, ke nutra proteino kaŭzas acidigecon, kaj acidigeco influas la kalcio-nivelon. Indas la demando, kio estas la meĥanismo? Ĉu vi memoras el lernolibroj kiel aspektas proteino? Ĝi aspektas kiel du spiralaj ĉenoj el aminacidoj. En la naturo ekzistas multaj tipoj de aminacidoj. Kelkaj el ili enhavas sulfuron. (Vi verŝajne memoras el la mezlernejo la fakton, ke sulfuro estas elemento de la perioda tabelo de Mendeleev, kaj ĝi eniras en la konsiston de sulfuracido H2SO4 , kaj havas la econ acidigi la medion.) Multe da sulfuro estas maldezirata por ni, kaj la organismo serĉas eblon elimini sulfuron eksteren. Por tiu sulfurigo kalcio estas prenata el ostoj. Ĝi ellaviĝas el ostoj. Do, osta kalcio kunmetiĝas kun sulfuro kaj forlasas la organismon kun la urino. Ĉu ni povas konfirmi ĉi tiun konkludon per seriozaj esploraĵoj? Certe! Rigardu la bildon (Grafikaĵo 3), kiun mi prenis el The China Study de Colin CAMPBELL.

Sur la horizontala linio estas plialtiĝo de konsumado de proteino en elcentoj. La nombra akso havas 2 nivelojn: 100 kaj 200 elcentojn. Ni serĉas respondon al la demando, kio okazos, se la konsumado de proteino duobliĝos. Sur la vertikala linio estas la plialtiĝo de kalcio en la urino. Kaj ni povas vidi: kiam duobliĝas la konsumado de proteino, tiam duobliĝas la nivelo de kalcio en la urino (9).

Mi povas surprizi vin, montrante la sekvan grafikaĵon (Grafikaĵo 4). Ĝi plene respondas al la demando pri la kaŭzo de ostoporozo (10).

Sur la horizontala linio estas la rilato inter konsumado de planta kaj besta proteinoj. La ciferoj sur la akso estas la rezultoj de divido.

1 signifas unu por unu, 1:1 – unu parto de planta proteino kaj unu parto de besta.

2 signifas du por unu, 2:1 – du partoj de planta proteino kaj unu parto de besta proteino. Kaj tiel plu.

En la dekstra flanko de la horizontala akso troviĝas la punktoj, kie en nutraĵo pli multas plantaĵoj. En la maldekstra flanko, male, plimultas bestaj proteinoj.

Sur la vertikala linio estas la ofteco de la rompiĝoj de la koksa artiko por 100 000 homoj dum unu jaro. Inter la multaj ostaj rompiĝoj kiuj ekzistas, la esploranto elektis tiun de la koksa artiko, ĉar en la tuta mondo eblas kolekti la datumojn pri tiu tipo de ostrompiĝoj. Kaj ofteco de ĉi tiuj rompiĝoj estas klara indiko de ostoporozo.

Vi povas vidi: en situacioj, kiam homamaso konsumas plantan kaj bestan proteinojn en egalaj partoj – 1:1 – ĝi havas ĉirkaŭ 75 romp- iĝojn de la koksa artiko por 100 000 homoj. Kaj plu, kiam tiu rilato en nutraĵo estas 4:1, la ofteco de rompiĝoj alproksimiĝas al nulo.

Grava konkludo: la tipo de proteino influas la acidecon kaj la ellavigadon de kalcio el ostoj. Do, besta proteino influas la pH- nivelon kaj iniciatas eligadon de kalcio. Kiel neakceptebla estas ĉi tiu konkludo! Ekde la juneco ni estis instruataj, ke proteino ludas gravan rolon en homnutrado kaj estas preskaŭ la plej bezonata nutra substanco, precipe besta proteino. Ĉu la tuta mondo pensas tiel same? Ne! En seriozaj sciencaj revuoj vi povas traobservi la plenan historion de tiu afero.

  • En 1880 – unuafoje estis proponita la konkludo, ke „kreado de acido estas la rezulto de metabolo de konsumitaj bestaj proteinoj” (11).
  • En 1920 – tiu konkludo estis konfirmita skribe (12).
  • En 1960 – deklaro en la revuo The Lancet, eldonaĵo serioza kaj fama inter scienculoj: „Bestaj proteinoj, male al plantaj proteinoj, kontribuas al kolektado de acido en la organismo” (13).
  • En nia tempo la mondo estas atestanto de situacioj, kiam besta proteino estis enportata en Afrikon por nutri malsatulojn, kaj kiajn malbonajn sekvaĵojn havis tiu afero.

Mi antaŭvidis demandaperon: homamaso uzas lakton (kaj viandon) kelkajn jarcentojn, kial pasintaj generacioj ne havis multnombrajn ostajn problemojn? La respondo troviĝas en la rilato: ili uzis 70% de planta kaj 30% de besta proteino. La nuna generacio – preskaŭ male. Do, ni revenu al nia ĉefa temo: Ĉu vere lakto estas bona fonto de kalcio?

Preskaŭ la unusola kialo por konsumi lakton estis kalcio kaj ĝia eco fortikigi la ostohiston. En tiu ĉi aktikolo ni konstatis, ke lakto estas amiko de ostoporozo. Eĉ se homoj havas fortikajn ostojn kaj dentojn, tio okazis ne danke al bovina lakto, sed malgraŭ ĝi.

Helga BOBROVA (Rusio)

Receptoj de Helga BOBROVA (Rusio)

Estas bongustaj trinkaĵoj, kiuj similas al lakto kaj ne entenas ĝin. Vi povas prepari ilin hejme per miksilo. Ne ĉiu ilo taŭgas por tiuj celoj: vi bezonas nur rapidan, potencan miksilon.

Trinkaĵoj uzeblaj anstataŭ lakto de Heidi GOES (Belgio)

Vidu ankaŭ : Sojlakto de LE THI Cao Truong („Alta Kampo”), publikigita en Esperantista Vegetarano, 2008

---

(1) Profesoro Walter Veith, PhD, 2008, Life at its Best, Udderly Amazing, Amazing Discoveries, amazingdiscoveries.tv/media/169/304-udderly-amazing

(2) Dum pli ol 40 jaroj T. Colin Campbell, PhD, estis en avangardo de sciencaj esploroj en la fako de nutrado. Lia heredaĵo, la libro The China Study, estas la plej plena laboraĵo pri la kunligo de nutrado kaj sano.

(3) Campbell, T. Colin, and Campbell Thomas M., 1934, The China Study: The Most Comprehensive Study of Nutrition Ever Conducted and the Startling Implications for Diet, Weight Loss and Long-term Health, BenBella Books, Dallas.

(4) Campbell, T. Colin, and Campbell Thomas M., 1934, Wide-Ranging Effects: Kidney, Eye and Brain Diseases, The China Study : The Most Comprehensive Study of Nutrition Ever Conducted and the Startling Implications for Diet, Weight Loss and Long, BenBella Books, Dallas p. 203-224.

(5) Hegsted D. M.: Calcium and osteoporosis. J. Nutr. 116 (1986): 2316 -2319.

(6) Science 1986; 233 (4763): 519-520.

(7) Journal of Nutrition 1981; 111 (3): 545-552; 553-562.

(8) American Journal of Clinical Nutrition 1974; 27 (9): 916-925.

(9) Campbell, T. Colin, and Campbell Thomas M., 1934, Wide-Ranging Effects: Kidney, Eye and Brain Diseases, The China Study: The Most Comprehensive Study of Nutrition Ever Conducted and the Startling Implications for Diet, Weight Loss and Long, BenBella Books, Dallas p. 203-224.

(10) En la sama loko.

(11) Barzel U. S.: Acid loading and osteoporosis. J. Am. Geriatr. Soc. 30 (1982): 613.

(12) Sherman H. C.: Calcium requirement for maintenance in man. J. Biol. Chem. 39 (1920): 21–27.

(13) Wachsman A. and Bernstein D. S.: Diet and osteoporosis. Lancet May 4, 1968 (1968): 958–959. 4.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Helga BOBROVA (Rusio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014