Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Brasika gulaŝo

Ingrediencoj por 5 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Preparu la sojan viandon laŭ instrukcioj sur ĝia saketo.

Paŝo 2 Rostu la cepon sur oleo.

Paŝo 3 Kiam la cepo malheliĝos (ĝi devus esti malhela, ne tute nigra), aldonu kuminon, viandon kaj paprikon (paprikon ĉiam post viando) kaj stufu ilin. Eventuale aldonu iomete da akvo.

Paŝo 4 Poste aldonu tomatan saŭcon kaj pli da akvo (ĉirkaŭ 1 litro). Foje kirlu, se necesos aldonu pli da akvo.

Paŝo 5 Aldonu senŝeligitajn kaj pecigitajn terpomojn kaj tranĉitan brasikon. Se vi uzas acidan brasikon, unue lasu terpomojn moliĝi antaŭ aldoni la brasikon.

Paŝo 6 Kuiru ĝis kiam terpomoj moliĝos. Laŭguste aldonu kuminon, pipron, salon kaj/aŭ paprikon.

Gulaŝo estas manĝaĵo devenanta el Hungario. Ĝiaj ĉefaj ingrediencoj estas viando, cepo kaj papriko. Dum jarcentoj oni akceptis gulaŝon ankaŭ en aliaj mezeŭropaj landoj - en Germanio, Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Slovakio.

Oni povas fari akran aŭ neakran gulaŝon laŭ ĉies gusto - la akra enhavas akran paprikon, la neakra enhavas mildan paprikon.

Gulaŝon oni servas kun pano, en Ĉeĥio ankaŭ kun knedlikoj (knedlíky).