Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kazeaj patkukoj

Ingrediencoj por 2 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Miksu ĉiujn ingrediencojn, krom la oleo, por fari solidan, elastan paston.

Paŝo 2 Dispecigu la paston je malgrandaj buloj, premu la bulojn por formi rondajn patkukojn kaj fritu ilin en la oleo.

Indas manĝi la patkukojn tuj, kvankam vi povas konservi ilin dum ĉirkaŭ unu tago kovritajn per tuko. La pasto konserveblas iom pli longe, do estas preferinde fari sufiĉe da patkukoj por unu manĝo kaj konservi la reston de la pasto en fridujo.

Komentoj

Estas 2 komentoj pri ĉi tiu recepto.

Mutusen
#1
La

Mi provis hodiaŭ. Ĝi estas bongusta recepto, sed indas aldiri, ke necesas uzi farunon, kiam oni buligas paston, ĉar alie ĝi gluiĝas al manoj. Kaj la patkukoj devas esti sufiĉe maldikaj (miaj estis tro dikaj, do ili ne estis sufiĉe kuiritaj interne).

Bildo de LukiZ
#2
La

Koran dankon pro tiu recepto. La patkukoj estas tre bongustaj. Hodiaŭ ili estis nia enlita matenmanĝo :)