Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Oranĝa kuko vegana

Ingrediencoj por 8 porcioj (konvertilo)

  • Suko de dika oranĝo
  • 1 glaso da faruno
  • 3/4 glaso da sukero
  • 1/4 glaso da figa pulvoro (nedeviga)
  • 1/4 ĝis 1/2 glaso da oleo (sunflora ekzemple)
  • saketo da gisto
  • pinĉpreno da salo

Preparado

Paŝo 1 Kunmiksu sekaĵojn.

Ŝaltu fornon je 200°C.

Paŝo 2 Aldonu likvaĵojn kaj homogenigu.

Paŝo 3 Verŝu preparaĵon en bakujon kaj enfornigu dum ĉirkaŭ 30' ĝis plene kuiratas.

Principe la recepto estas planita kun tritika faruno sed facile eblas ĝin fari per senglutena (maiza, kaŝtana...).