Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ringokuko kun Mosto

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 1.400 g da tritika faruno (oni bezonos iom pli por knedi)
  • 400 g da sukero
  • 350 g da panpasto
  • 150 g da biergisto (fandita en glaso da vinbersuko, vinberelpremaĵo)
  • 250 g da sekaj vinberoj (aŭ, se vi deziras, da pecetoj de sensemigitaj vinberoj)
  • 3⁄4 litro da mosto (nefermentigitavinbersuko, vinberelpremaĵo)
  • 1⁄4 litro da olivoleo
  • 1 raspita citronŝelo

Preparado

Paŝo 1 Vespere

Sur knedtabulo miksu ĉiujn ingrediencojn.

Bone knedu kaj faru paston; gravuru sur ĝi per tranĉilo la formon X; kovru ĝin per tuko!

Paŝo 2 Matene

Prenu pecon da pasto, knedu ĝin, faru el ĝi bastonetojn, tranĉu ilin laŭ via volo, kunigu la du ekstremaĵojn de la bastonetoj kaj faru ringokukojn.

Prenu alian pecon de pasto, knedu, ĝis vi ne plu havos paston...

Paŝo 3 En ujo, ŝmirita per oleo aŭ margarino kaj farunumita, baku dum ĉirkaŭ unu horo je mezalta varmo ĝis la ringokukoj estas bele orkoloraj.

Paŝo 4 Surtelerigu, peniku la ringokukojn, kiam ili estas ankoraŭ varmaj, per akvo kun sukero por briligi ilin.

Laŭ tradicio la produktado de ĉi tiuj bongustaj dolĉaĵoj ekis en 1600, kiam, okaze de vinberrikolto, estis kutimo omaĝi la nobelojn per manĝotablo plena je tipaj produktoj de la terlaboro.

Ne ekzistas Marin-devena familio (Marino estas urbo proksima al Romo, Itallando), kiu ne konas la bonajn kvalitojn de ĉi tiuj dolĉaĵoj. La antikva kutimo gardi ĵaluze kaj transrakonti nur al la striktaj familianoj la sekretojn de la simpla recepto, klarigas kial tiu ĉi tradicio estas tipa de la teritorio de Marino. Baza ingredienco de tiu ĉi dolĉaĵo estas vinbersuko. La lokaj kukfaristoj kaj bakistoj, kun pasio kaj lerta zorgo, reaprezis la antikvan recepton, proponante ĝin ankaŭ per starigo de la popolfesto de ringokuko kun vinbersuko, kiu okazas ĉiujare, la trian dimanĉon de oktobro.

Okaze de tiu ĉi popolfesto, en multaj lokoj de la urbo estas aranĝataj kiosketoj, kie oni disdonas senpage pecetojn de tiu ĉi bongustega dolĉaĵo; kompreneble estas ankaŭ vendejoj kie oni povas aĉeti ĝin. La gusto de ringokuko estas iomete malsimila de kiosketo al kiosketo, de vendejo al alia vendejo. Kial? Estas pluraj receptoj kaj ĉiuj enhavas vinbersukon, tritikan farunon, panpaston, sekajn vinberojn ktp., sed la kvanto de tiuj ĉi ingrediencoj povas varii iomete.