Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vegana recepto de Paŭlinelenaj kuketoj

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 2 glasoj da tritika faruno T65 (ĝi enhavas iom da brano)
  • duonglaso da olivoleo
  • duonglaso da rapadura sukero aŭ stevia sukero (se kolesterolo aŭ diabeto tiklas vin)
  • duonglaso da varma akvo ĉ 50 gradoj (fakte temperaturo ne vere gravas)
  • 4 supkuleroj da papavaj semoj (sed atentu la postan heroinecan ŝvebadon !)
  • anizaj semojcinamo aŭ io ajn kiel vanilo aŭ ĉokoladpecetoj, kokospecetoj ktp laŭguste

Preparado

Paŝo 1 ne forgesu lavi la manojn

miksu kune la diversajn ingrediencojn

spirite/tutkore knedu mane (ne robote) la paston rezultantan de la miksado

formu buletojn / sferetojn (averaĝe 2 cm diametre pli-malpli 1 milimetro; uzu ŝovmezurilon preferinde elektronikan)

Paŝo 2 platigu la buletojn por formi diskojn (5 mm dikajn)

metu en varman malnovan fornon je ĉ 250° aŭ se vi ne havas malnovan fornon, vi povas uzi novan je 200°

Paŝo 3 kuiri dum apriore pli-malpli 20 minutoj sed vi povas ĉesi kiam vi flaras (se vi ne malvarmumis) la bonan odoron.

gUstUmU, uuuh !

Akompanu per botelo da Côteaux du Layon malvarmeta, ni diru kvingrada.

PS: ni ja gustumis ilin ĵaŭdon vespere, dankon Paŭlinjo ☺ (sed sen Côteaux du Layon ; stir-radoj atendis nin)