Vegrakaĵuo
Ingrediencoj (konvertilo)
- 150 g da akaĵunuksoj (eĉ tiaj salaj)
- 450 g da natura soja jogurto
- 3 kuleroj da nutra gisto
Preparado
Paŝo 1 Enmetu en iun ujon la akaĵunuksojn kaj lasu ilin malsekiĝi 24 horojn en la akvo.
Paŝo 2 Senakvigu kaj enmetu ilin en iun miksaparaton kun la jogurto kaj miksu ĝis ĝi iĝas ŝaŭma kremo.
Paŝo 3 Nun, por ke ĝi senakviĝu, enmetu ĝin en iun truitan ujon por 24 horoj.
Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de veganblog.it