Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Grashepataĵa alternativo

Ingrediencoj por 6-8 (konvertilo)

  • 250 g da silka tofuo
  • 1 supkulero da miso-pasto
  • 250 mL da blanka dolĉa vino
  • 2 dikaj ŝalotoj
  • 20 g da maltita gisto (flokoj)
  • 2 supkuleroj da legombuljono
  • 1 kafkulero da agaragaro
  • 50 g da kaŝtanoj
  • 2 supkuleroj da oleo
  • Pipro
  • Kurkumo

Preparado

Paŝo 1 Kune mikshaku tofuon, misoon, kaŝtanojn kaj maltitan giston

Paŝo 2 Senŝeligu kaj diŝaku fajne ŝalotojn, sekve patumu ilin kun oleo.

Paŝo 3 Aldonu buljonon, pipron, kurkumon.

Paŝo 4 Dissolvu agaragaron en vino kaj verŝu en la paton.

Paŝo 5 Kiam ekbolis verŝu en muldilon kaj lasu solidiĝi.

Manĝu malvarme sur rostita pano kun ĉatnio el ekzemple cepoj aŭ figoj.