Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Artikoloj

Tiuj artikoloj detale traktas pri iu aparta frukto, legomo, aŭ grajno uzata kiel kurarta ingredienco.

Fragoj

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Tiu ĉi frukto havas intensan odoron kaj dolĉan guston, ruĝan koloron kaj pedunklon kun foliobukedeto. Ĝia scienca nomo estas „Fragraria” kaj devenas de la latina lingvo „fragrans” t.e. „bonodora”. Mi diris „frukto”-n, sed ĝi vere estas frukto nur nutrovidpunkte, ne botanike: veraj fruktoj estas la akenoj, la malgrandaj flavaj semoj kiuj estas sur la surfaco de la frago. Originanta el Eŭropo kaj Ameriko, la frago apartenas al la familio de la rozacoj. Ĝi entenas multajn specojn; kelkaj el inter ili kreskas sovaĝe, kiel la arbara frageto (Fragaria vesca ), kiu estas la prapatro de la aliaj.

Tritiko

Artikolo proponita de salomeo la en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Tritiko estis unu el la unuaj kultivitaj plantoj, laŭ arkeologoj, en la tiel nomata „fekunda duonluno”, teritorio tiele nomata pro ties formo, inter la riveroj Tigriso kaj de Eŭfrato.