Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kornbulkoj kun kazeo kaj fruktoj

Ingrediencoj por 10-12 kornbulkoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Preparu ingrediencojn. La indikita kvanto sufiĉis por 11 bulkoj.

Paŝo 2 Miksu kazeon kun unu vanila sukero.

Paŝo 3 La bulkojn tranĉu horizontale je du partoj. La molan enon elprenu - eblas manĝi ĝin ekz. kun supo anstataŭ pano.

Paŝo 4 Ambaŭ partojn de la kornbulkoj ŝmiru bone per kazeo.

Paŝo 5 En la subajn partojn de la kornbulkoj donu fruktojn laŭ via gusto.

Paŝo 6 Kovru per la supraj partoj. En taŭga ujo miksu ovojn kaj ovumu la kornbulkojn.

Paŝo 7 La ovumitajn kornbulkojn fritu mallonge sur varmega oleo. Pretan manĝon superŝutu per sukero miksita kun la dua vanilsukero.

Troan oleon eblas forsuĉi per papertukoj, la manĝo iĝos malpli grasa.