Pomaj mafinoj
Ingrediencoj (konvertilo)
- 250 gramoj da pomoj
- 2 kuleroj da citronsuko
- 250 gramoj da faruno
- 2 kuleretoj da bakpulvoro
- 1/2 da kulereto da baksodo
- 1 ovo
- 100 gramoj da sukero
- 2 kuleretoj da vanila sukero
- 80 ml da oleo
- 250 gramoj da jogurto
Preparado
Paŝo 1 Lavu la pomojn, senŝeligu kaj tranĉu ilin en kvaronojn. Forprenu la kernojn kaj tranĉu la pomojn en kubetojn. Ŝprucu ilin per citronsuko por ke ili ne bruniĝu.
Paŝo 2 En unu bovlo miksu farunon kun bakpulvoro kaj baksodo.
Paŝo 3 En dua bovlo miksu ovon, sukeron, vanilan sukeron, oleon kaj jogurton.
Paŝo 4 Miksante unuigu la ingrediencojn de ambaŭ bovloj, delikate enmisku ankaŭ pomojn.
Paŝo 5 En formon enmetu paperajn formojn por mafinoj. Enmetu en ilin pretan paston per kulero kaj platigu.
Recepto povas iĝi senglutena, se oni anstataŭigus tritikan farunon per senglutena faruno.