Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Qıstıbıy (flanoj kun terpomkaĉo)

Ingrediencoj por 6 personoj (konvertilo)

Vi ankaŭ bezonos kaĉigilon (premilon, pistilon, eble miksilon), pastoglatigilon, kuirpoton kaj paton por tio.

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu la terpomojn, metu ilin en kuirpoton, verŝu tiom da akvo, ke ĝi nur kovru ilin, kaj metu la poton sur fajron.

Paŝo 2 Dum la terpomoj kuiriĝas, miksu 2 glasojn da faruno kun salo kaj baksodo. Aldonu dispecigitan margarinon, miksu per manoj (rezultiĝas sablaspekta homogena substanco). Miksu ovojn kaj lakton en aparta poto kaj verŝu sur la farunon; knedu, iom post iom aldonante pli da faruno (eble vi bezonos iom malpli aŭ pli ol la du restantaj glasoj). La pasto devas esti densa kaj elasta.

Paŝo 3 La terpomoj jam devas plimoliĝi; aldonu iom da salo al la akvo. Subtile dispecigu la cepon kaj fritu ĝin en iom da oleo tiel, ke la pecetoj bone bruniĝu. Piku terpomojn per tranĉilo: se ĝi facile eniras terpomon, ĝi estas kuirita. Forigu la akvon el la terpompoto kaj kaĉigu la terpomojn. Miksu la kaĉon kun la fritita cepo (kaj la fritoleo).

Paŝo 4 Dispecigu la paton kaj glatigu la pecojn por fari rondajn flanojn tiom grandajn, kiel via pato. Sur duonon de ĉiu flano metu terpomkaĉon, kovru per la alia duono kaj sekigu unu aŭ du flankojn sur seka (neoleumita!) pato.

Paŝo 5 Post tio eblas malvarmigi la flanojn kaj meti ilin en fridujon, kie ili povas konserviĝi dum kelkaj tagoj kiel duonpreparaĵoj. Nun fritu la manĝotan porcion en oleo de ambaŭ flankoj.